TIWAG
El Vikipedio
La Tiroler Wasserkraft AG (Tirola Akvoenergia AK) estas aŭstria entrepreno, kiu produktas kaj vendas elektron. Ĝi apartenas al la federacia ŝtato Tirol kaj estas ano en la aŭstra elektra asocio.
TIWAG produktas – kile la nomo montras – la elektron ĉefe el akvoenergio. Krom la kompleta funkcianta energiocentralo posedas TIWAG multajn pumpcentralojn. La pumpcentraloj uzatas nur por plenumoj en pintotempo. Oni interŝanĝas la pintan kurenton en proporcio de 1:4 kun la elektra entrepreno en Bayern. Tiel la energiobezono de Tirol estas kovrita ĉ. 75 %-e.
La translim-luaj negocoj (angle-germane Cross-Border-Leasing) de la entrepreno estas diskutitaj. Marte de 2005, TIWAG prezentis plendon en valoro de 500.000 eŭroj kontraŭ Tirola aktivisto, kiu aperigis sur sia retpaĝo liston kun 20 ĉefe usonaj firmaoj kaj bankoj, kun kiuj TIWAG verŝajne nagocis. La domeno www.dietiwag.at estis fermita je postuloj de TIWAG.
[redaktu] Gravaj ocentraloj
- Kaun-vala elektrocentralo
- Kühtai
- elektrocentralo ĉe Imst
Oni planas pliajn centralojn.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- TIWAG Tirola Akvocentralo
- dietiwag.org paĝo de kritikisto (nova adreso de la fermigita paĝo dietiwag.at)