Tomáš Štítný
El Vikipedio
Tomáš ŠTÍTNÝ (naskiĝis ĉirkaŭ 1333 - mortis inter 1401-1409) estas fondinto de la ĉeĥa teologia literaturo.
Li apartenis al al malalta malriĉa nobelaro (posedanto de vilaĝo Štítný), studis ĉe la Praga universitato, sed revenis hejmen sen akademia titolo. Kiam liaj infanoj maturiĝis, li luis sian bienon kaj transloĝiĝis al Prago en 1381 kaj dediĉis sin al literaturo. Supozeble de li devenas ĉeĥlingva traduko de budhisma romano Baarlam kaj Josafat.
[redaktu] Verkoj
- Kinhy šestery o obecných věcech křesťanských (Ses libroj pri ĝeneralaj aferoj kristanaj)
- Knihy naučení křesťanského (Libroj de instruo kristana)
- Řeči besední (Paroloj diskutaj)
- Řeči sváteční a nedělní (Paroloj festaj kaj dimanĉaj)
- Knížky o hře šachové (Libroj pri ludo ŝaka)