Tony Blair
El Vikipedio
Anthony "Tony" Charles Lynton BLAIR (naskiĝis la 6-a de majo 1953 en Edinburgh) estas brita politikisto. Ekde 1997 li estas la ĉefministro de Britio. Li estas la unua laborista ĉefministro estrante Brition tiom longe.
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Tony Blair naskiĝis en Edinburgh en Skotio, sed vivis dum sia juneco ĉefe en la nordangla Durham. Lia patro, Leo Blair, advokato, estis membro de la Konservativa Partio de Britio. Leo Blair celis kandidaturon por la parlamento, sed suferis koratakon kiam Tony estas dekunujara.
Tony Blair edziĝis al Cherie Booth la 29-an de marto 1980. Ili havas kvar infanojn:
- Euan Anthony Blair (naskiĝis la 19-an de januaro 1984)
- Nicholas John Blair (Nicky) (naskiĝis la 6-an de decembro 1985)
- Kathryn Hazel Blair (naskiĝis la 2-an de marto 1988)
- Leo George Blair (naskiĝis la 20-an de majo 2000)
[redaktu] Politiko
Post ricevo de sia advokatodiplomo en 1975 Tony Blair anis la Laboristan Partion. Li malsukcesis dum la parlamentaj balotoj de 1982 gajninte nur 10% de la voĉoj. Tamen li impresas la partiestron Michael Foot.
En 1983 li sukcesis gajni seĝon de la balotujo Sedgefield, apud Durham, kie li grandiĝis. Li estas unu el la reformantoj de la partio.
[redaktu] Internaj ligiloj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala biografio de Tony Blair (angle)
- Terry Jones, Dio: Mi ne plu fidas je Blair („The Guardian“, 08.03.2006 – Satira komento de la pro Monty Python famiĝinta brita filmisto kaj aktoro, pro ripeta alvoko de Dio far Blair dum liaj politikaj agadoj)