Toulon
El Vikipedio
Toulon urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Var (ĉefurbo) |
||||
Arondismento | Toulon (ĉefurbo) |
||||
Kantono | Toulon (ĉefurbo) | ||||
Urbestro | S-ro Hubert FALCO 2001-2007 |
||||
Areo | 42,84 km² | ||||
Alto super maro | 1 m (de 0 al 589 m) |
||||
Loĝantoj | 168.639 1999 |
||||
Loĝdenso | 3.750 loĝ./km² | ||||
Interkomunumreto | CATPM | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 83000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 83137 |
Toulon (provenclingve Tolon, kelkfoje esperantigita kiel Tulono) estas ĉemara urbo de suda Francio kaj granda militista haveno ĉe la mediteranea marbordo, kun grava franca militŝipa bazo.
Toulon situas en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj estas la ĉefurbo de la departemento Var.
La urba loĝantaro, laŭ la takso de 1999, atingis 160.639 loĝantojn (168.200 laŭ takso en februaro 2004. Tamen, la loĝantaro de la tuta urba areo (Aire urbaine) en 1999 estis 564.823 loĝantoj.