Tramo de Tenerifo
El Vikipedio
La Tramo de Tenerifo, tram-sistemo sur insulo Tenerifo, estos inaŭgurita fine de aprilo aŭ komence de majo 2007. Ĝia unua linio ligos la centran bus-stacidomon (busŝanĝejon) de Santa Cruz de Tenerife kun la Avenuo de la Triunuo (avenida de la Trinidad) en La Laguna.
Enhavo |
[redaktu] Historio
En Tenerifo jam en la unua duono de la 20-a jarcento ekzistis tramo. Ĝi estis inaŭgurita la 7-an de aprilo 1901 per linio, kiu komenciĝis ĉe Plaza de España en Santa Cruz de Tenerife kaj finiĝis ĉe Plaza de la Concepción en La Laguna. Ĝin planis inĝeniero kaj soldato Julio Cervera Baviera el Segorbe. La 27-an de julio 1904 la linio estis plilongigita ĝis Tacoronte. En 1927 la administracio de Tenerifo disputis kun la organizantoj de la linio pro ties financaj problemoj. La tramo funkciis ĝis 1951, kiam pro serio de problemoj kaj akcidentoj kaj la konkurenco de aŭtoj kaj aŭtobusoj ĝi ĉesigis siajn servojn.
Fine de la 20-a jarcento la administracio ekplanis la konstruadon de nova tramo, kiu ligu la du urbocentrojn de la metropola zono Santa Cruz/La Laguna. Grandaj partoj de la loĝantaro kaj kelkaj politikistoj de la opozicio kritikas, ke ne okazis debato pri la realigo de la projekto. Ili argumentas, ke temas pri nenecesa malŝparo, ĉar la ekzistantaj aŭtobusaj servoj ne estas plene utiligataj kaj ne ekzistas strategio pri publika trafiko. Estas ankaŭ plendoj, ke la itinero de linio 1 inter la finstacioj estas pli larĝa kaj kosta ol la aŭtobusa, ke la busbiletoj iĝos pli kostaj kaj la busservoj malpli oftaj. Granda parto de la plendoj koncernas ĝenadon pro la konstrulaboroj.
La laboroj komenciĝis en 2004; fine de decembro 2005 okazis la unuaj provadoj sur peco de 600 metroj inter la trama remizo (en Taco) kaj la Universitata Malsanulejo de la Kanarioj (en La Cuesta).
[redaktu] Traceo
Ĝis nun estas planata nur linio 1 (bus-stacidomo – avenuo La Trinidad). Ĝia longo estas 12,3 km.
- Haltejoj: bus-stacidomo (Intercambiador), Fundación, Teatro Guimerá, Weyler, La Paz, Puente Zurita, Cruz del Señor, Conservatorio, Chimisay, Príncipes de España, Hospital de la Candelaria, Taco, El Cardonal, Hospital Universitario, Las Mantecas, Campus de Guajara, Gracia, Museo de la Ciencia, Cruz de Piedra, Padre Anchieta, La Trinidad.
En multaj partoj la linio havos rezervitan spacon meze de strato. Tie la spacon inter la reloj oni ne pavimas, sed plantas per razeno. La maksimuma deklivo de la itinero estas 8 % (la fizika limo de fervojaj sistemoj estas ĉirkaŭ 11 %).
[redaktu] Provoj
En 2006 kaj 2007 oni aranĝis provajn veturadojn inter la remizoj kaj laborejoj en Taco kaj la Universitato de La Laguna]], kaj ankaŭ ĝis haltejo "Príncipes de España". Laŭ la progreso de la laboroj oni plilongigis la provejon ĝis la finstacioj.
[redaktu] Malfermo
La tramsistemo planas la inaŭguron de sia unua linio por aprilo aŭ eble majo 2007. La bileto de la tramo kostos same kiel tiuj de la busoj de TITSA. Ekzistos tutmonataj biletoj, kiuj permesos ajne da veturadoj per tramo aŭ TITSA-busoj.
La akcia societo Metropolitano de Tenerife, kiu plenumis la konstruadon kaj okupiĝos pri la zorgado de la linio, planas konstrui duan kaj trian liniojn al Santa María del Mar kaj la Norda Flughaveno de Tenerifo (flughaveno Los Rodeos).
La ĝis nun 20 trajnojn konstruis firmao Alstom. Ili estis produktitaj en Barcelono kaj transportitaj surtere (ne per fervojo, sed per kamionego) al Cádiz kaj surŝipe al Tenerifo.
La trajnoj konsistas el kvin artike ligitaj partoj. Ili longas 33 metrojn kaj pezas 40 tunojn, havas 60 sidlokojn kaj spacon por 140 starantaj pasaĝeroj. Dum la plej vigla tempo la ritmo de la tramveturado estu kvinminuta; tiam 17 trajnoj cirkulas samtempe. La tramo veturas de la 5-a horo matene ĝis noktomezo; antaŭ sabatoj, dimanĉoj kaj festotagoj ĝi veturas dum la tuta nokto.
[redaktu] Kostoj
La bileto de tramo aŭ buso kostos 0,85 eŭrojn, kun rabatoj por studentoj kaj maljunuloj.