Transkarpata provinco
El Vikipedio
Transkarpata provinco | |
---|---|
Закарпатська область | |
ĉefurbo: | Uĵgorod |
areo: | 12 800 km² |
loĝantaro: | 1 249 663 |
loĝdenso: | 98 loĝ./km² |
urboj: | 37 % |
La Transkarpata provinco de Ukrainio estas la plej okcidenta provinco de Ukrainio.
Dum la jaroj 1919 ĝis 1938 ĝi apartenis per decido laŭ interkonsento de Sevreso al Ĉeĥoslovakio.
La teritorio limas okcidente kun Slovakio, sude kun Hungario kaj Rumanio kaj norde kun la ukrainaj provincoj Lviva provinco kaj Ivano-Frankivska provinco. Sude estas la Panona Ebenaĵo kaj norde la montaro Karpatoj. La plej signifa rivero estas Tiso ĉe limoj kun Hungario. Oni parolas ĉi tie plimulte ruse, sed loĝantoj ne estas rusoj, sed rutenoj. Ilia eklezio estas ortodoksa. La regiono estas proporcie turisme alloga klopodante altiri pli da turistoj pro evoluo de infrastrukturo. En politiko aperas senĉese pli fortaj postuloj de aŭtonomio.