Treviro
El Vikipedio
Treviro (germane: Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi fondiĝis en la jaro 16 antaŭ Kristo far la romia imperiestro Aŭgustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita je la fino de la 2-a jarcento.
[redaktu] Iom da statistiko
Situo: 6° 38' OR, 49° 47' NO
Loĝantaro: proksimume 100.000
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 130 – 330 m super la marnivelo
En Treviro naskiĝis: Karl Marx
[redaktu] Esperanto-vivo
En Treviro kvarfoje okazis la jarfina "Internacia Festivalo" (IF), nome en 1988, 1997, 2000 kaj 2005. En 2006 okazis samloke la "Novjara Renkontiĝo" (NR) de EsperantoLand.