Tri reĝoj
El Vikipedio
Per la esprimo sanktaj tri reĝoj (aŭ magoj, saĝuloj) nomas la katolika tradicio la saĝulojn de la oriento, kiuj estas menciitaj en la evangelio laŭ Mateo (Mat. 2,1). Laŭ tiu evangelio ili venis el fremda lando por adori kaj pridonaci la novnaskiĝintan Jesuon en Betleĥemo. En la Nova testamento oni tamen skribas nek ke ili estis sanktaj, nek ke ili estis tri, eĉ nek ke ili estis reĝoj. La lasta tamen ne estas malkonfirmebla, ĉar la titolo "reĝo" havis en la Romia imperio dum la mezepoko multe pli vastan signifon. En la greka teksto de la Evangelio troviĝas la vorto μαγοι (magoj).
Kiel nomoj de la tri reĝoj uziĝas en la latina tradicio ekde la komenco de la 6-a jarcento diversaj nacilingvaj variantoj (ekzistas ankaŭ esperantaj) de personaj nomoj, kiuj komenciĝas per la komencaj literoj de la unuopaj vortoj, kiuj konsistigas la latinlingvan kristanan beno*Christus mansionem benedicat" (Kristo benu la domon). :
- Caspar (esperante Gasparo) donacis olibanon
- Melchior (esperante Melĥioro) donacis oron
- Balthasar (esperante Baltazaro) donacis mirhon
Laŭ la evangelio, stelo gvidis la tri reĝojn al Betlehemo. Ekzistas diversaj hipotezoj pri la astronomia naturo de tiu stelo.
La 6-a de januaro estas la festotago de la tri reĝoj; ĝi nomiĝas Epifanio.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Reĝoj Ni - esperanta traduko de la konata kristnaska kanto pri la tri reĝoj, kiu ekzistas en multaj nacilingvaj versioj kaj uziĝas dum diversaj ritoj rilataj al ilia festo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Sanktuloj | Festoj