Ueyama Masao
El Vikipedio
UEYAMA Masao (naskiĝis 1910 - mortis februare en 1988 en Shimonoseki, Japanio) estis japana esperantlingva poeto kaj novelisto.
Li estis unu el la literaturaj korifeoj de la japana Esperanto-movado, kelkfoje premiita en la Belartaj Konkursoj kaj aparte fama kiel hajkisto (Japana variacio 1978 kaj Hajka antologio 1981), kunred. kun Miyamoto Masao). Li aŭtoris sola la poemaron Por forviŝi la memoron pri ŝi (1974), la novelkolektojn Ne grimacu (1967), Pardonon! (1970) kaj Mi amas. . . (1977) kaj tradukon de la historia romano Kristo el bronzo de Nagayo Yosio (1969). Koncerne la japanan movadon, eble plej influa estis lia kontribuado al la beletra revuo L'omnibuso de 1964 ĝis 1980, per kiu li edukis kaj kuraĝigis novan generacion de verkistoj.