Hajko
El Vikipedio
Literaturo > Hajko
Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo ĝi kutime priskribas la naturon: ofte detalojn, kiujn homoj apenaŭ perceptas. Hajkoj nur priskribas, ne komentas aŭ prijuĝas. Tiel ili invitas la legantojn al meditado.
Enhavo |
[redaktu] Enhavo
Tradiciaj hajkoj devus uzi
- prinaturan vorton aŭ kigo (laŭ la japana lingvo). Tiajn kigojn oni povas trovi en kigaroj (saijiki) laŭ la kvar sezonoj (aŭ pli precize, laŭ la kvin sezonoj, ĉar en japana poezio oni nombras la unuajn du semajnojn de la nova jaro kiel aparta sezono).
- cezurvorton aŭ kireji. Kireji estas japana partikulo, kiu dividas hajkon en du partojn. En Esperanto oni anstataŭas interpunkcion por kireji, aŭ simple uzas la sintaksajn dividojn de la hajko.
Sekvante la konsilojn de Parnasa gvidlibro iuj esperantaj hajkistoj rimigas la 1-an kaj 3-an liniojn en siaj tradukoj kaj originalaj versoj. Tamen rimo estas fenomeno, kiu ne aperas en la japanaj hajkoj. Oni diferencigas du strukturojn de hajko: unu varianto priskribas nuran objekton kun ties agado (“unu-bildo-hajko”), la alia enportas du kontrastantajn aferojn, kiuj igas la leganton mediti (“du-bildo-hajko”). La tradicia hajko staras en proza kunteksto, nomita hajbuno, kiu estas uzata por disvolviĝi la pintumon. Tia tekniko estas uzita en literaj vojaĝimpresoj (Basho, Issa ktp).
[redaktu] Kelkaj hajkoj
La plej multe en la mondo citita hajko eble estas tiu ĉi de Matsuo Basho:
古池や | furu ike ya | L' olda lageto |
蛙飛び込む | kawazu tobikomu | Malgranda rano ensaltas |
水の音 | mizu no oto | La plaŭdado de l'akvo |
Hajko de Yosa Busonel Hajka antologio:
Printempo foras
hezite kaj hezite --
sakuroj floras.
Hajko de Kobajashi Issa el Mia printempo:
L’ aflikta mondo:
Kvankam la ĉerizujoj floras –
Se jam komencite.
[redaktu] Famaj hajkistoj


Inter la plej famaj japanaj hajkistoj estas:
- Matsuo Basho (1644-1694)
- Yosa Buson (1716-1783)
- Kobajashi Issa (1763-1827)
- Masaoka Shiki (1867-1902)
Ili estas La Kvar Grandaj Masteroj de hajko.
Fama esperantolingva hajkistino el Brazilo estas Fanny Luiza Dupré. En Esperanto gravas la laboro de la t.n. "Hajkista Klubo".
[redaktu] Bibliografio
- 4 sezonoj : hajkoj en 4 lingvoj / div. aŭtoroj. Trad. M. Nezami. Tehrano, 1994 (kvarlingva kolekto: Esperanto, angla, japana, persa)
- Hajkista Klubo, Suito '67. Oosaka, 1967. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Etudo '68. Oosaka, 1968. (modernaj japanaj hajkoj tradukitaj esperanten de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Sonato '72. Oosaka, 1972. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Finalo '73. Oosaka, 1973. (originalaj hajkoj de la Hajkista Klubo)
- Hajkista Klubo, Hajka antologio. Kioto, 1981. (hajkoj el la tuta japana historio de la formo, tradukitaj de la Hajkista Klubo)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La Zne Hajkoj de Istvan Bierfaristo
- Hajko en Esperanto
- Ludanta Luno: Hajkaro de Vastalto
- Japaneskoj (Dissendolisto por hajkoj kaj aliaj japandevenaj poemoformoj.)
- Bosque de bambú Camino del Haiku