Uherský Ostroh
El Vikipedio
Uherský Ostroh estas urbo kun 4 600 loĝantoj, situanta en sudorienta Moravio, 4 km de urbo Veselí nad Moravou, 9 km de urbo Uherské Hradiště. En la urbo superregas direkto al lignoindustrio kaj nutraĵindustrio.
Uherský Ostroh situas en norda mallarĝiĝinta parto de Dolnomoravský úval, sur la maldekstra riverbordo de rivero Morava. Ĝi estas en malnova komercvojo kaj la devena vilaĝo el la jaro 1286 nomiĝis Stenice. La nomo Ostroh aperis nur en la 15-a jarcento. Ĉi tie estis gotika burgo el la 13-a jarcento, kiu servis verŝajne kiel limregiona akva fortikaĵo, pli malfrue, en la jaroj 1580 – 1590, ĝi estis reguligita al renesanca kastelo kaj disvastigita je turo kaj arkada kortego. Komence de la 15-a jarcento la urbo estis centro de kalvinistoj.
Urbajn rajtojn Ostroh akiris en la jaro 1425. Ekde la 17-a jarcento ĝi apartenis al Lichtenštejn-anoj. En la urbo estas menciata paroĥejo jam en la jaro 1318. Por ekonomia evoluo estis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj grava forta juda minoritato. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie estis 544 loĝantoj de juda deveno kaj juda tombejo.
La urbo estas iom flanke de trafikvojkruciĝoj, proksimaj urboj Veselí nad Moravou kaj Uherské Hradiště evoluis pli rapide.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Uherské Hradiště | |
▼ | |
Babice ~ Bánov ~ Bílovice ~ Bojkovice ~ Boršice ~ Boršice u Blatnice ~ Břestek ~ Březolupy ~ Březová ~ Buchlovice ~ Bystřice pod Lopeníkem ~ Částkov ~ Dolní Němčí ~ Drslavice ~ Hluk ~ Horní Němčí ~ Hostějov ~ Hostěnín ~ Hradčovice ~ Huštěnovice ~ Jalubí ~ Jankovice ~ Kněžpole ~ Komňa ~ Korytná ~ Kostelany nad Moravou ~ Košíky ~ Kudlovice ~ Kunovice ~ Lopeník ~ Medlovice ~ Mistřice ~ Modrá ~ Nedachlebice ~ Nedakonice ~ Nezdenice ~ Nivnice ~ Ořechov ~ Ostrožská Lhota ~ Osvětimany ~ Pašovice ~ Pitín ~ Podolí ~ Polešovice ~ Popovice ~ Prakšice ~ Rudice ~ Salaš ~ Slavkov ~ Staré Hutě ~ Staré Město ~ Starý Hrozenkov ~ Strání ~ Stříbrnice ~ Stupava ~ Suchá Loz ~ Sušice ~ Svárov ~ Šumice ~ Topolná ~ Traplice ~ Tučapy ~ Tupesy ~ Uherské Hradiště ~ Uherský Brod ~ Uherský Ostroh ~ Újezdec ~ Vápenice ~ Vážany ~ Velehrad ~ Veletiny ~ Vlčnov ~ Vyškovec ~ Záhorovice ~ Zlámanec ~ Zlechov ~ Žitková | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |