Uherský Brod
El Vikipedio
Uherský Brod estas urbo kun 17 700 loĝantoj, situanta 15 km de urbo Uherské Hradiště, apud rivero Olšava, en regiono, kies nomo estas Moravské Slovácko.
La unua mencio devenas el la jaro 1140 kaj ĝi rilatas al vilaĝo ĉe travadejo tra rivereto Olšava en komerca pado ĝis Hungario, kiam oni jam tiam prenis vojimposton.
Post neniiga hungara-kumana atako en Moravion en la jaro 1253 okazis iam en la jaroj 1254 – 1262 al lokigo de nova urbo, kies devo estis defendi kontraŭ malamikaj invadoj Moravion kaj samtempe esti komerccentro survoje Hungarion. En la jaro 1272 reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancis la urbon je reĝa urbo. En la 14-a jarcento la reĝo donis la urbon al Jan el Kunovice, kaj Uherský Brod fariĝis servutula urbo. Iliaj posedantoj koncentris ĉirkaŭ la urbo senĉese pli grandan sinjorujon. Tiutempe estis konstruita nova urbodomo. Centro de klereco estis konata ĉeĥfrata lernejo. Komence de la 17-a jarcento la brodan sunjorujon aĉetis Kounic-idoj, kiuj ĉi tie havis sidejon ĝis la jaro 1919. En la 17-a jarcento la urbon trafis militaj katastrofoj – invado de Bočkaj-anoj, armeaj marŝoj dum la tridekjara milito, atakoj el Hungario en la jaroj 1663 kaj 1683. Post alkonduko de fervojo ĉi tie estis establita bierfarejo, alkoholproduktejo, alkoholdistilejo kaj konservfabriko, fabriko por fleksmeblaro. Decidantan signifon por la industriigo de la urbo havis konstruado de armilfabriko en la jaro 1936.
Konturo de la urbo estas kvinflanka, kun ovaligita suda angulo. La bazplano estas fondita en rektangula projekto kun la granda centra placo, en kiun kondukas stratoj en la anguloj kaj meze de ties flankoj. Tiun ĉi projekton difektis en mezepoko la enmeto de kvar senpere ligantaj al si domoj en la placon.
La plej malnova eklezia konstruaĵo de la urbo estas preĝejo de magistro Jan Hus el la 13-a jarcento. Plua valora konstruaĵo estas renesanca kvarala unuetaĝa konstruaĵo kun arkada kortego nomata Panský dům el komenco de la 16-a jarcento. En la urbo estas dislokigita kelke da valoraj plastikaĵoj, ekz. mariana kolono el la jaro 1785 en Mariana placo, aŭ bronza obelisko el la jaro 1992 nomita Vojaĝo de la mondo (Via Lucis). Konserviĝis ankaŭ sektoroj de fortikaĵoj kun ŝtona remparo, fosaĵo kaj diversloke kun duoblaj remparoj. Antaŭŝovitaj fortikaĵoj kun cilindroformaj bastionoj devenas nur el la 2-a duono de la 16-a jarcento.
Juda loĝigo estas dokumentita jam en la jaro 1470, devena juda vilaĝo kun sinagogo kaj lernejo staris en antaŭurbo sudoriente de la urbo. En la jaro 1683 ili estis grave difektitaj de kuruca soldataro. Ĉirkaŭ la jaro 1670 la juda gheto konsistis el pli ol 40 domoj, en la 2-a duono de la 19-a jarcento el 170 domoj. La unua sinagogo estis detruita komence de la 18-a jarcento. Nova sinagogo, konstruita en la 18-a jarcento laŭ modelo de unu el amsterdamaj sinagogoj, estis en la jaro 1941 forbruligita kaj detruita de naziistoj.
Judaj tombejoj estis du. En la malnova estis tombŝtonoj ekde la komenco de la 17-a jarcento proksimume ĝis la jaro 1870. Tiu ĉi tombejo estis dum la dua mondmilito ruinigita de la naziistoj. Proksimume 80 konservitaj tombŝtonoj estis transportita en la novan judan tombejon, fondita en la jaro 1870 kaj funkcia ĝis hodiaŭ.
En la ĉirkaŭaĵo estas kelke da turismaj vojoj. El interesaj centroj eblas viziti urbojn Luhačovice, Uherské Hradiště aŭ Bojkovice.
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Uherské Hradiště | |
▼ | |
Babice ~ Bánov ~ Bílovice ~ Bojkovice ~ Boršice ~ Boršice u Blatnice ~ Břestek ~ Březolupy ~ Březová ~ Buchlovice ~ Bystřice pod Lopeníkem ~ Částkov ~ Dolní Němčí ~ Drslavice ~ Hluk ~ Horní Němčí ~ Hostějov ~ Hostěnín ~ Hradčovice ~ Huštěnovice ~ Jalubí ~ Jankovice ~ Kněžpole ~ Komňa ~ Korytná ~ Kostelany nad Moravou ~ Košíky ~ Kudlovice ~ Kunovice ~ Lopeník ~ Medlovice ~ Mistřice ~ Modrá ~ Nedachlebice ~ Nedakonice ~ Nezdenice ~ Nivnice ~ Ořechov ~ Ostrožská Lhota ~ Osvětimany ~ Pašovice ~ Pitín ~ Podolí ~ Polešovice ~ Popovice ~ Prakšice ~ Rudice ~ Salaš ~ Slavkov ~ Staré Hutě ~ Staré Město ~ Starý Hrozenkov ~ Strání ~ Stříbrnice ~ Stupava ~ Suchá Loz ~ Sušice ~ Svárov ~ Šumice ~ Topolná ~ Traplice ~ Tučapy ~ Tupesy ~ Uherské Hradiště ~ Uherský Brod ~ Uherský Ostroh ~ Újezdec ~ Vápenice ~ Vážany ~ Velehrad ~ Veletiny ~ Vlčnov ~ Vyškovec ~ Záhorovice ~ Zlámanec ~ Zlechov ~ Žitková | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |