Ustilago
El Vikipedio
La ustilago (aŭ fulgofungo aŭ smutofungo) estas fungospecio el la ordo ustilagofungoj (Ustilaginales), el la klaso bazidiomicetoj (Basidiomycetes).
La specioj de la ordo parazitas en la histoj de la plantoj. Multaj specioj penetras la mastroplantojn dum embrio- aŭ ĝermostato kaj sur tiu elevoluas plene dum la plenkreska fazo. La ustilaga parto de la planto (geno, folio, tigo, partoj de la floro aŭ bulbo) aperas fulgosimile, en t.n. sorusoj. Post kreviĝo de la soruso, la nigra spormaso disvastiĝas per la vento.
Oni preventas per fungicida traktado de la grajno aŭ per kultivado en neinfektita agro. Oni neniigas la atakitajn plantojn aŭ plantajn partojn antaŭ la sporformado kaj kreviĝo.
maiza ustilago, ŝtona ustilago