Vítězslav Novák
El Vikipedio
Vítězslav Novák [vitjeslav novak] (naskiĝis la 5-an de decembro 1870 en Kamenice nad Lipou - mortis la 18-an de julio 1949 en Skuteč) estis ĉeĥa komponisto, reprezentanto de la ĉeĥa moderno de la 20-a jarcento.
Li orientiĝis al malfrua romantikismo, inspirita de moravia kaj slovakia popola kanto. Aŭtoro de simfonioj, operoj, kantatoj. En la jaroj 1909 - 1940 profesoro de majstra lernejo de la praga konservatorio.
Enhavo |
[redaktu] Simfonioj
- V Tatrách (En la Tatra-montaro)
- Toman a lesní panna (Toman kaj driado)
- Slovácká suita (Slovakia suito)
- Serenáda D dur (Serenado D maĵora)
[redaktu] Operoj
- Zvíkovský rarášek (Demoneto de Zvíkov)
- Karlštejn (Karlův Týn)
- Lucerna (Lanterno)
- Dědův odkaz (Heredo post la avo)
[redaktu] Kantatoj
- Bouře (Ŝtormo)
- Svatební košile (Nupto-ĉemizo)
[redaktu] Koncertoj por piano
- Pan (Pajno)