Valda Vinař
El Vikipedio
Valda VINAŘ ( naskiĝis 1918 - mortis la 1-an de decembro 1981 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa reĝisoro, poeto kaj Esperanto-verkisto, aŭtoro de multaj originalaj poemoj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj.
Libroforme aperis "Ĉeĥaj Fabeloj", fabeloj de Božena Němcová kaj Karel Jaromír Erben. Originala satiro apokrifforma "La Skandalo pro Jozefo". Plua originala teatraĵo-monologo "Ĉerande de l' Abismo". Eminenta poemtradukanto.
[redaktu] Verkoj
- Voĉoj de malproksime. Parafrazoj laŭ motlvoj el la poezio de primitivaj popoloj. ( La unua prezentado okazis 28. 6. 1950 en Hradec Králové. Hradec Králové, [ Esp. klubo] 1950. 9 fol. 28,5 x 20,7. Stencilita.)
- Ĉeĥaj fabeloj ( kun bildoj de Josef Lada. Laŭ popolaj temoj en Esperanto libere rakontas. . . Tenmori, Kôzôji, Aiĉiken, Amo-Akademio 1962. 74 p., 5 kol. il. 18,5 x 13.
- La skandalo pro Jozefo (ĈEA, Panoramo, 70 p.)
- La skandalo pro Jozefo (KAVA-PECH, 2001)
- Skandál kolem Jozefa (enĉeĥigis Renata Mauserová, KAVA-PECH 2001)
[redaktu] Manuskriptoj
- La insulo de neresanigeblaj
- Ĉu instrui - ĉu lernigi?
- Edeno retrovota
- Interkompreniga hororo
- Nefinpentrita kato
- La astronomia horloĝo en Prago
- Ĉerande de l‘ abismo
- Nad propastí (en la ĉeĥan tradukis Jiří Mašek)
- Inkubo
- La distra edzo
- Edeno retrovota
- František Lázecký: Pri kaleŝo, kiu veturas sen ĉevaloj
- Jiří Karen: Tiam venu
- Bohumil Hrabal: Kunikloj en fortepiano
- Bohumil Hrabal:La anĝelecaj okuloj
- A. Gladilin: Střelec gólu (el Esperanto ĉeĥigis V. Vinař)