Variko
El Vikipedio
Variko estas konstanta dilatiĝo de vejno. (PIV)
Varikoj troviĝas ĉefe ĉe la femuroj, sed ankaŭ ĉe aliaj partoj de la korpo (brusto kaj ventro, brakoj, ...).
[redaktu] Kaŭzoj
Kauzo povas esti nesufiĉo de la vejna klaparo en la regiono de ligvenoj inter la profundaj kaj surfacaj vejnoj. La vejnaj klapoj kutime fermiĝas tute por malhelpi kune kun la muskola pumpilo blokadon de la vejna sango en la surfaca vejnsistemo.
Ĉe pacientoj, kiuj havas varikojn, la klapofunkcio estas perturbita, kiu donas sangan malfluon kaj tiel unue malbonan histonutradon kaj ankaŭ perturbitan forporton de metabolaĵoj kaj povas do kaŭzi difekton de la histo.
Riskofaktoroj aldone al heredaĵo estas tromboj, gravedeco, ofta kaj longa stariĝo (ekzemple profesie), movomanko kaj trodikiĝo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Informoj de Konstanz-aj malsanulejoj (germane)