Trombo
El Vikipedio
- 1) Trombo en medicina lingvaĵo estas sangokoaguliĝo en vaskulo, kie ĝi estigas trombozon. La bazo de la tromboestiĝo estas la ŝanĝiĝo de la sangokoagula meĥanismo. La formiĝo de la trombo dependas de la sangocirkulaj cirkonstancoj (ekz. konsisto de la sango, malrapidiĝo dela sangocirkulado), tiel estiĝas diversaj tromboj.
La tromboj - estiĝintaj en la vaskulo, koro - drivas, se ŝanĝiĝas la endotelio (vaskula muro). Plej facile ekflosas la vejnaj tromboj, ĉar ili gluiĝas nur malforte al la muro.
- embolio
- infarkto
- trombozo
- apopleksio