Vasilij Eroŝenko
El Vikipedio
Vasilij EROŜENKO (ruse: Василий Яковлевич Ерошенко; 12-a de januaro 1890, Obuĥovka — 23-a de decembro 1952) rusia esperantisto, verkisto, lingvisto kaj pedagogo. Esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910.
[redaktu] En Sovetunio
En 1929 — 1930 Eroŝenko vojaĝas al Ĉukotka; en 1935 li laboras en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo. En 1935 li fondas la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restas ĝis 1945.
En 1946 — 1948 laboras kiel instruisto de la Moskva lernejo por blindaj infanoj; en 1949 — 1951 vivas kaj laboras en Taŝkento. En 1952 li translokiĝas al Obuĥovka kaj laboras pri sia lasta libro.
La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj ĉe neklaraj cirkumstancoj.
Krom la verkoj listigitaj en la supra citaĵo, estas konataj ankoraŭ la sekvaj verkoj en Esperanto:
- Rakontoj de velkinta folio,
kaj volumetoj de "Elektitaj verkoj de Vasilij Eroŝenko" sub redakto de Mine Yositaka:
- Lumo kaj ombro
- La tundro ĝemas
- Malvasta kaĝo
- Stranga kato
- La kruĉo de saĝeco
- Cikatro de amo
La bibliografion de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.
[redaktu] Citaĵo
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eroŝenko Vasilij, ruso.
Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de E.. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 Eroŝenko venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio Eroŝenko estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj. El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:
En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E. deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo. |
[redaktu] Eksteraj fontoj
Plejparte TTT-ejo en rusa lingvo, sed estas ankaŭ kelkaj artikoloj en Esperanto.