Vego
El Vikipedio
Vego estas sportocele konstruita aŭ signalita vojlinio, sur kiu la konkursanto kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto. PIV
La kurvego en stadionoj havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 kurlenoj larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu kuranto havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni ignoras la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.
Ankaŭ biciklovego estas 6-8 m larĝa, havas ovalan formon, en la kurboj levitan laŭ preskribita deklivangulo. La biciklanto ne havas propran lenon, sed ĉiuj uzas la tutan larĝon de la vego.
Naĝvego estas baseno dividita per len-dividaj metalkabloj je 8 naĝlenoj larĝaj 2,5 m (ĉe la basen-randoj estas 50-centimetra morta zono, por sekureco de la naĝantoj en la 1-a kaj 8-a lenoj).
Remvego longa 2000 m por viroj kaj 1000 m por virinoj estas per buoj dividita je 4-6 remlenoj, 15 m larĝaj kaj 2-3 m profundaj.
Skisalto-vego konsistas el startejo, alkura deklivo, saltoplato, surteriĝa deklivo kaj elkurejo, kie la skisaltanto bremsas.
Vego estas blueta ĉefstelo (Lyrae) en la konstelacio Liro (PIV).
Ĝi estas unu el la plej lumaj steloj de la norda hemisfero, malproksima 8,1 parsekojn, do proksimume 26,4 lumjarojn.