Konstelacio
El Vikipedio
Astroscienco > Konstelacio
Konstelacio, estas en la faka astronomia terminaro areo de la ĉielsfero respondanta pli malpli al la situo de kelkaj tradiciaj stelfiguroj, estante grupo de steloj, kiuj – rigardate de la tero – formas certan figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia.
Jam antaŭ 2000 jaroj Ptolemeo priskribis 48 konstelaciojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli poste Johann Bayer (1572–1625), Johannes Hevelius (1611–1687) kaj Nicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda firmamento.
Ptolemeo listigis 48 konstelaciojn. La ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj. En la jaro 1922 la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis ĉiujn tiutempe konatajn konstelaciojn (88). 12 el ili apartenas al Zodiako, kiu ludas gravan rolon en Astrologio.
Jen la 88 nuntempaj konstelacioj:
latina nomo mallongigo latina nomo (genitiva) Esperanto Andromeda And Andromedae Andromedo Antlia Ant Antliae Pumpilo Apus Aps Apodis Paradizeo Aquarius Aqr Aquarii Akvisto (aŭ Amforo, Akvario) Aquila Aql Aquilae Aglo Ara Ara Arae Altaro Aries Ari Arietis Ŝafo (aŭ Virŝafo) Auriga Aur Aurigae Koĉero Bootes Boo Bootis Bovisto Caelum Cae Caeli Ĉizilo Camelopardalis Cam Camelopardalis Ĝirafo Cancer Cnc Cancri Kankro Canes Venatici CVn Canum Venaticorum Ĉashundoj Canis Major CMa Canis Majoris Granda Hundo Canis Minor CMi Canis Minoris Malgranda Hundo Capricornus Cap Capricorni Kaprikorno Carina Car Carinae Kareno Cassiopeia Cas Cassiopeiae Kasiopeo Centaurus Cen Centauri Centaŭro Cepheus Cep Cephei Cefeo Cetus Cet Ceti Baleno Chamaeleon Cha Chameleontis Ĥameleono Circinus Cir Circini Cirkelo Columba Col Columbae Kolombo Coma Berenices Com Comae Berenices Berenica Hararo Corona Australis CrA Coronae Australis Aŭstrala Krono Corona Borealis CrB Coronae Borealis Boreala Krono Corvus Crv Corvi Korvo Crater Crt Crateris Pokalo Crux Cru Crucis Suda Kruco Cygnus Cyg Cygni Cigno Delphinus Del Delphini Delfeno Dorado Dor Doradus Orfiŝo Draco Dra Draconis Drako Equuleus Equ Equulei Ĉevaleto Eridanus Eri Eridani Eridano Fornax For Fornacis Forno Gemini Gem Geminorum Ĝemeloj Grus Gru Gruis Gruo Hercules Her Herculis Herkulo Horologium Hor Horologii Horloĝo Hydra Hya Hydrae Hidro Hydrus Hyi Hydri Virhidro Indus Ind Indi Indiano Lacerta Lac Lacertae Lacerto Leo Leo Leonis Leono Leo Minor LMi Leonis Minoris Malgranda Leono Lepus Lep Leporis Leporo Libra Lib Librae Pesilo Lupus Lup Lupi Lupo Lynx Lyn Lyncis Linko Lyra Lyr Lyrae Liro Mensa Men Mensae Tablomonto Microscopium Mic Microscopii Mikroskopo Monoceros Mon Monocerotis Unukornulo Musca Mus Muscae Muŝo Norma Nor Normae Ortilo Octans Oct Octantis Oktanto Ophiuchus Oph Ophiuchi Serpentisto Orion Ori Orionis Oriono Pavo Pav Pavonis Pavo Pegasus Peg Pegasi Pegazo Perseus Per Persei Perseo Phoenix Phe Phoenicis Fenikso Pictor Pic Pictoris Pentristo Pisces Psc Piscium Fiŝoj Piscis Austrinus PsA Piscis Austrini Aŭstrala Fiŝo Puppis Pup Puppis Pobo Pyxis Pyx Pyxidis Kompaso Reticulum Ret Reticuli Reteto Sagitta Sge Sagittae Sago Sagitarius Sgr Sagitarii Sagitario Scorpius Sco Scorpii Skorpio Sculptor Scl Sculptoris Skulptisto Scutum Sct Scuti Ŝildo Serpens Ser Serpentis Serpento Sextans Sex Sextantis Sekstanto Taurus Tau Tauri Taŭro Telescopium Tel Telescopii Teleskopo Triangulum Tri Trianguli Triangulo Triangulum Australe TrA Trianguli Australe Aŭstrala Triangulo Tucana Tuc Tucanae Tukano Ursa Major UMa Ursae Majoris Granda Ursino Ursa Minor UMi Ursae Minoris Malgranda Ursino (aŭ Urseto) Vela Vel Velae Velaro Virgo Vir Virginis Virgo (aŭ Virgulino) Volans Vol Volantis Flugfiŝo Vulpecula Vul Vulpeculae Vulpo
Konstelacio estas aro da steloj, grupigitaj de la imago de la antikvaj astronomoj laŭ fantazia figuro, ofte mitologia, kaj ricevinta apartan nomon (PIV).
Apartaj ordigoj de la konstelacioj, vidu:
- Zodiako - Printempaj - Someraj - Vintraj - Aŭstralaj - Borealaj - Ekvatoraj - Ĉirkaŭpolusaj -
[redaktu] Ekstera ligo
- Astronomia terminaro de AEK (nomoj de la konstelacioj en multaj lingvoj).