Vilhelmo la 1-a de Provenco
El Vikipedio
Vilhelmo la 1-a de Provenco kromnomita "la Liberiginto" (france : Guillaume 1er de Provence dit le Libérateur) estis la grafo de Provenco de 968 ĝis 993. Li naskiĝis ĉirkaŭ 955 kaj mortis en 993.
Li estis la filo de la grafo Boson la 2-a de Arles kaj de lia edzino Konstancia de Provenco. Li edziĝis ĉirkaŭ 969 kun Arsende de Comminges (ĉ.950-983), kiu estis la filino de la grafo Arnaud de Comminges kaj de lia edzino Arsende de Carcasonne. Ŝi naskis al li :
- Odilo de Provenco (ankaŭ nomita Odilo de Nico ĉ.976-ĉ.1032).
- Vilhelmo la 2-a de Provenco (ĉ.981-1018).
Sekve de la forrabo de la episkopo Saint Mayeul en julio 972 far saracenoj, kiuj vivis en la montaroj de la Maŭroj (massif des Maures) ekde la fino de la 9-a jarcento, la grafo Vilhelmo la 1-a komandis armeon, kiu venkis la saracenojn dum la Batalo de Turturo en 973 kaj definitive forpelis ilin el Provenco. Li tiam fariĝis suzereno de Provenco kaj kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon.
Li titoliĝis markizo de Provenco en 979 kaj transloĝiĝis al la urbo Arles komence de la jaroj 980. Tie li edziĝis kontraŭ la volo de la Papo kun Adelaido de Anĵuo, kiu ĵus disiĝis de sia edzo la estonta reĝo Ludoviko la 5-a "la Pigra" de Francio . Ŝi naskis al li :
- Constance d'Arles (986-1032), kiu fariĝis reĝino de Francio per sia edziniĝo kun Roberto le 2-a ĉirkaŭ 1000;
- Emengarde d'Arles, kiu edziniĝis kun la grafo Roberto la 1-a de Aŭvernio (Auvergne)
Vilhelmo la 1-a estis tre pia kaj fine de sia vivo fariĝis monaĥo. Li mortis en Avignon post la 29-a de aŭgusto 993.