Vincenc Kroužil
El Vikipedio
Vincenc KROUŽIL (naskiĝis la 31-an de decembro 1876 - mortis la 17-an de novembro 1954) estis ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivisto en Brno, honora membro de la loka klubo, en 1921 ĝia prezidanto, post la 2-a mondmilito ekzamenanto pri Esperanto.
Vincenc Kroužil plurfoje prelegis pri Esperanto kaj gvidis kursojn en Industria lernejo kaj Komerca Akademio, en la Societo de Inĝenieroj kaj Arkitektoj.
Li esperantigis
- Ĉeĥa literaturo laŭ birdperspektivo de Arne Novák
kaj enĉeĥigis
- Esperanto: mezinárodní jazyk inženýrů (Internacia lingvo de inĝenieroj) de Tony Jules Gueritte.