Vitelono
El Vikipedio
Vitelono, Witelon, Vitello Thuringopolonis, Erazm Ciołek" (naskiĝinta ĉirkaŭ 1230, mortinta inter 1280 kaj 1314)- estis la unua pola filozofo, fizikisto, matematikisto, kreinto de fundamentoj de psikologio de rigardado, monako. Pri li oni parolas ke enkondukis Pollandon en eŭropa scienco.
Li naskiĝis en suda Silezio, propable en Legnica aŭ en Borek, ĉeestata kun Vroclava parto Borek. Li estis filo de Polulino kaj Turingulo do li skribis pri si „Turingorum et Polonorum filius”. Li lernis en lernejo klostra en Legnica. Tie li estiĝis monako. Poste li studis en Parizo kaj en Italio, ankaŭ en Padovo. Tie li renkontis Roger Bacon, Tomason de Akvino kaj Wilhelm de Moerbecke, la tradukisto de Aristotelo.
Li estis unua grava Polo kiu skribis pri si "in nostra terra, scilicet Polonia" ("de nia tero, ĝi signifas Pollando"). Lia filozofado komencas en lia verko "Perspectivorum libri decem" pri optiko kaj fiziologio, kiun konis eĉ Leonardo da Vinci kaj Koperniko. Li estis adepto de ideoj de sankta Aŭgusteno kaj Bonaventuro. Laŭ li la lumo estas ĉefa forto en la mondo kiu emas ke ĉio havas formon kaj koloron. Tiu lumo devenas de Dio (konforme kun Evangelio de Sankta Johano). Laŭ li okulo atingas nur informaciojn pri koloro kaj grandeco de anguloj kaj poste tiu informacio estas transkreata en homa menso. Per lia filozofado li estiĝis unua psikologo de rigardado kaj unu el unuaj eŭropaj optikoj.
Post skribado de "Perspectivorum..." li komencis esti diplomato kaj partoprenis en Soboro en Lyon en 1274, li estis la deputito de Henriko Probus la 2-a al papo Johano la 21-a. Li ankaŭ servis ĉe Přemysl Otakar la 2-a. Poste li instruis en lernejo ĉe parafio de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Legnica.