Vojaĝo al Kazohinio
El Vikipedio
libro | |
---|---|
Titolo | Vojaĝo al Kazohinio |
Aŭtoro | Sándor Szathmári |
Eldonjaro | 1941 (1-a hungara eldono) |
Urbo | |
Eldoninto | |
# paĝoj | |
ISBN | |
Vojaĝo al Kazohinio estas originala esperantligva romano verkita de Sándor Szathmári. Ĝi unue aperis en la hungara lingvo (1941) kaj poste estis eldonita en Esperanto de SAT en 1958, kaj senŝanĝe reeldonita en 1998
Enhavo |
[redaktu] Priskribo
Ĝi estas utopio/malutopio modelita parte laŭ Gulliver's Travels de la irlandano Jonathan Swift. Pro tio la verko eniras en librotipoj kaj utopioj kaj vojaĝlibroj.
[redaktu] Enhavo
Laŭ la ekzemplo de Gulivero la elira situacio estas pereo de ŝipo. Saviĝas nur unu homo, kiu atingas nekonatan landon, la landon de la hinoj. Tie vivas ankaŭ alia popolo, nome la behinoj. Laŭ tio la verko de la hungara verkisto ne tiom rilatas al tiu de Swift, sed pli precize al Brave New World de la brita verkisto Aldous Huxley. Kiel en tiu verko, kunekzistas du ege malsimiliaj socioj -kompreneble aparte-, la unua tre evoluinta, la alia retrostaranta.
Hinoj estas popolo kiu jam solvis ĉiun ekonomian problemon: ili ĉion produktas kaj ĉion flue ordigis. La vivonivelo estas altega. Tamen ili ne konas sentojn, amon, belon, spiritan vivon. Temas pri kritiko de disvolvita socio, kie progresega inventado kuniras kun forlaso de homaj sentoj.
La ĉefrolulo, enua de la senhoma vivo de la hinoj, elektas vivi inter behinoj, kiuj laŭdire pli konformas kun ties vivosentoj.
Behinoj tamen havas tute frenezegan socion, kie la vivokondiĉoj estas zorgataj de la reganta hinaro dum ili priokupiĝas nur pri sensencaj ceremonioj kaj stultaj bataloj. Ĉion ordigas nerealo, dum inter hinoj ĉio estis nur laŭ realo. Inter behinoj la ĉefrolulo suferas malsaton, mizeregon kaj eĉ mortodanĝeron.
[redaktu] Literaturaj rimedoj
Krom la ideologia enhavo, kiel literatura verko, tiu romano ĝuas rakontajn epizodojn, kiel kaj komenco kaj fino, ankoraŭ kaj jam en la brita socio, de kie devenas la ĉefrolulo. Tiam bonhumoro kontrastas kun serioza baza enhavo, ĉefe kiam oni parolas pri la edzino de la ĉefrolulo. Aliaj interesaj partoj estas la interkonatiĝoj kun hinaj kaj behinaj roluloj, kvankam tre simplaj laŭ siaj devenoj, kaj la amaj, amoraj kaj seksaj spertoj, ĉiuj malsukcesaj.
Laŭ lingvo la vortuzado estas taŭga eĉ kiam oni perdigas la leganton per abundo de neologismoj per kiuj kaj la hinoj kaj la behinoj nomigas siajn strangajn vivkonceptojn kaj ideerojn.
[redaktu] Komentoj pri la libro
Vojaĝo al Kazohinio estas taksata kiel unu el la ĉefaj orginalaj romanoj en Esperanto. Kalocsay diras pri Vojaĝo al Kazohinio', - "la libro estas insida"; Auld metas la verkon de Szathmári samnivele kun Swift, Wells, Anatole France; Duc-Goninaz trovas, ke la legado de Szathmári estas "potenca instigo al pensado"; Benczik precizigas la klasifon de la verko de Szathmári per la esprimo "sobriga humanismo".
[redaktu] La lingvoj de la verkado
Estas ioma disputo, ĉu Szathmári unue verkis ĝin hungare aŭ esperante. Laŭdire li unue ekverkis ĝin hungare, sed reverkis kaj finis ĝin esperante. Kiam Literatura Mondo, kiu estis akceptinta ĝin, fiaskis pro la komenciĝo de la dua mondmilito, li reverkis aŭ tradukis ĝin hungaren kaj ĝi eldoniĝis tiulingve dum la Dua mondmilito. Sed aliaj tezas, ke la hungara versio estis la vera originalo, kaj citas certan pruvon ke Szathmári ne vere flue regis Esperanton je la tempo, kiam li unue verkis la romanon.