Vrijdagmarkt (Gento)
El Vikipedio
La Vrijdagsmarkt aŭ Vendreda bazaro estas placo en Gento de proksimume unu hektaro. La nomo devenas de la merkato aŭ bazaro kiu ankoraŭ nun estas tenata ĉiun vendredon.
La Normanoj iam travintris ĉi tie; inter la 11a kaj la 13a jarcento, la placo estis enloĝata: arkeologia esploro, okaze de la alfosado de la subtera parkejo, malkovris restaĵojn de domoj, rubejojn kaj sterkejojn.
Post 1200, la tuta domaro malkonstruiĝis kaj placo ekestis. Ekde tiam, Gent havis lokon por sia vendreda bazaro kaj sia jarbazaro (la 1an de oktobro, tago de Sankta Bavo); skribita dokumento el 1199 konfirmas tion.
La situo estis bonega: apude de la rivero Liso kaj la haveno, kiuj permesis trafikon de krudmaterialoj kaj finitaj produktoj kaj ankaŭ provizadon de la bazaro.
En la 14a kaj 15a jarcento popolaj kunsidoj okazis sur tiu ĉi placo: nur viroj, patricioj je unu flanko, 52 "malgrandaj" negocoj, gvidata de ĉefnegocestro kaj metiestroj aliflanke, kaj poste la fulistoj kaj la teksistoj, eternaj rivaloj. En 1451, la gentaj komunumanoj restis sur la placo de la 1a ĝis la 14a de decembro (en plena vintro!) ...antaŭ ol fari kompromison.
Jacob van Artevelde parolis ĉi tie kiel estro de la amaso. Okazis sur la Vendredobazaro ekzekutoj, diskvaronigoj, senkapigoj, ... sed ankaŭ festoj, akceptoj de ŝtatestroj, procesioj. En la 17a jarcento, Gento havis 7 placojn por bazaroj: la vendredobazaro ĉiam estis la plej granda. De 1600 ĝis 1792 statuo de Imperiestro Karlo la 5-a okupis la centron; la francoj anstataŭigis ĝin per arbo. En 1863 la gentanoj inaŭguris statuon de Jakobo van Artevelde.