Władysław Anders
El Vikipedio
Władysław ANDERS (n. 11-an de aŭgusto 1892, Bjonie, Pollando, Rusa Imperio - m. 12-an de majo 1970, Londono) estis pola oficiro, komandanto de la polaj taĉmentoj dum la dua mondmilito en la Malproksima Oriento kaj Italio. Post la dua mondmilito, li rifuzis la hejmenvenon kaj iĝis gvidanta persono de la antikomunistaj poloj.
Li soldatservis en la rusa armeo dum la unua mondmilito, poste en la nova armeo de la renaskiĝinta pola ŝtato. Li batalis dum 1919–1920 kontraŭ la Ruĝa Armeo. Ĉe komenco de la dua monmilito li batalis ankaŭ kontraŭ Germanio kaj Sovetunio. Li venis en sovetan militkaptitecon kaj estis en prizono ĝis pola-soveta interkonsento de aŭgusto de 1941. Li ricevis permeson pri organizo de pola amreo e la militkaptitaj kaj deportitaj poloj. Anders baldaŭ kolektis 80 000 soldatojn, sed ekkonis, ke li ne povas liberigi Pollandon el oriento per sovet-kontrolita armeo.
Stalin – je pola kaj brita premo – permesis al Anders por foriri tra Irano al Irako (1942). La poloj elstare batalis dum la itala militiro kaj okupis Monte Cassino. Anders estis obstina antikomunisto, kiu restis post la milito en Granda Britio. Post kiam la nova, komunista pola registaro deprenis de li la ŝtatanecon, li iĝis elstra gvidanto de la okcidentaj polaj elmigrantoj.