Walahfrid Strabo
El Vikipedio
Walahfrid Strabo (ĉirkaŭ 808-849) estis abato de la monaĥejo Reichenau de 842-849.
Jam tre juna li enmonaĥejiĝis. Lin edukis tie abato Grimald. Pli poste li studis en la monaĥejo de Fulda ĉe Hrabano Maŭro. Imperiestro Ludoviko la Germana venigis lin al la kortego, kie li fariĝis kapelano de imperiestrino Judita kaj helpi ĉe la edukado de Karolo la 2-a, kromnomata Karolo la Kalva.
Walahfrid postlasis gravan verkaron. La plej famaj estas: Visio Wettini (Vizio de Vetino) kaj De cultura hortorum (Hortikulturo). Li ankaŭ verkis biografion pri Sankta Gallo, laŭ kiu nomiĝas Sankt Gallen.
Lia poemciklo Liber de cultura hortorum, (Libro pri la hortikulturo) estas laŭdo pri plantoj kaj herbospecoj, dediĉita al Abato Grimald de Sankt Gallen.
[redaktu] En Esperanto
En Antologio Latina devos aperi pluraj fragmentoj.