Wangerooge
El Vikipedio
Wangerooge | ||
|
||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |
Distrikto | Distrikto Friesland | |
Urborajtoj | - | |
Koordinatoj | 53° 47' 27" N, 7° 53' 57" E Mapo | |
Alto super la marnivelo | 1 - 17 m | |
Areo | 4,97 km2 | |
Loĝantaro | 986 (en 30-a de junio 2006) | |
Telefona antaŭkodo | 04469 | |
Poŝtkodo | 26486 | |
Aŭtomobila kodo | FRI | |
Oficiala kodo | 03 4 55 021 | |
Estro | Holger Kohls | |
Partio de estro | Nepartia | |
Adreso de estraro | Peterstraße 6 | |
Komunuma retejo | www.wangerooge.de |
Wangerooge estas la plej orienta el la orientfrisaj insuloj kaj samtempe politika komunumo en Germanio, kies areo kovras la insulon. Ĝi apartenas al distrikto Friesland, Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Fine de junio 2006 la komunumo havis 986 daŭrajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.