Werner Bormann
El Vikipedio
Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, estas germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto.
Li estas membro kaj eksa prezidanto de Akademio de Esperanto kaj orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Li estas prezidanto de fondaĵo FAME. Hamburga Esperanto-Societo en 2004 nomumis lin honora membro.
Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro "Bona Ŝanco" (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.
Li estas filo de Artur Bormann kaj estis edzo de Elsbeth Bormann, kun kiu li havas du gefilojn, Judith Bormann kaj Thomas Bormann.
[redaktu] Publikigaĵoj
- Bona Ŝanco (1971)
- Internacia ekonomia diskriminacio, en Diskriminacio, Rotterdam 1985
- Konjunkturpolitiko (Inter senlaboreco kaj inflacio), *Hamburg 1989
- Entrepreno (Entreprenistaj strategioj, Priskribo de la entrepreno), * Hamburg 1991
- Trafiko (La merkato de la trafikservoj), * Hamburg 1992
- Mondkomerco kaj lingvo, * Hamburg 1993, enhavo unuafoje prezentita 1990 en 75-a UK
- Por plurlingveco de Eŭropo - Disputo pri argumentoj (e- kaj germanlingve) kun Helmar Gunter Frank, Institut für Kybernetik, Berlin + Paderborn 1994
(*) eldonita de la aŭtoro
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La evoluo de Esperanto kaj la Akademio (prelego)
- Funktion und Kultur des Esperanto (prelego, de)
- Ŝanĝiĝoj en la dispartigo de potencoj (artikolo, de, kun resumoj en en, eo)