Werner Pieper
El Vikipedio
Werner PIEPER naskiĝis la 2-an de marto 1948 en Meschede, Germanio, li estas germana aŭtoro kaj editisto. Li vivas en Löhrbach, Odenvaldo, Germanio, kune kun sia vivkunulino Nadina Leganovic. Pieper kreskis en Dörnholthausen, parto de la urbo Sundern (Saŭerlando, Germanujo). De 1965 ĝis 1968 jaro li absolvis sian instruon kiel kuiristo en Alsfeld; de 1968 ĝis 1970 li armeanstataŭe servis en la "Ludwig-Gutmann-Haus", speciala kliniko por paraplegiuloj en Hajdelbergo, Germanujo.
Werner Pieper havas editejon en Löhrbach, fundita en 1971 en Hajdelbergo sub la nomo de "Die Grüne Kraft" ("La Verda Forto"), ĝi en la 1980-aj jaroj konatiĝis sub la nomo de "MedienXperimente" ("Eksperimentoj de amaskomunikiloj") kaj nuntempe nomiĝas "Werner Pieper & The Grüne Kraft" ("Werner Pieper kaj La Verda Forto", kun la artikolo en la angla, ĉar li ŝatas la anglan lingvon).
En la editejo de Werner Pieper editatas eldonaĵoj pri natura nutraĵo, indianoj ktp., ankaŭ germanaj tradukoj de aŭtoroj kiel Timothy Leary kaj Terence McKenna. Ankaŭ editatas aro de libroj pri LSD, MDMA, psilocibino kaj aliaj fungosubstancoj, psikoaktivaj kaktoj kaj aliaj psikoaktivaĵoj en lia "Edition Rauschkunde" ("editaĵaro ebrioscienco").
Plua fokuso de la eldonejo estas libroj pri temoj, kiuj apenaŭ eldonatas en grandaj eldonejoj, ekzemple la "Scheißbuch", (libro de fekaĵoj), kiu eĉ prezentiĝis en elsendaĵo de Jürgen von der Lippe en la televido.
La eldonaĵoj estas germanlingvaj. Nur la plurlingva drogvortaro ("Mehrsprachiges Drogenwörterbuch") de Gereon Janzing enhavas ankaŭ Esperanton, krome la germanan, anglan, portugalan, hispanan, francan, italan kaj rusan lingvojn.