Hajdelbergo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Badenio-Vurtembergo > Hajdelbergo < Urboj
- Situo: 49° 25' N, 8° 44' E Mapo
- Areo: 108,8 km²
- Alteco: 116 m super marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 145.000 (2001)
Hajdelbergo, germane Heidelberg [hAjdlberk], estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la dua mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hajdelbergo estis centro de la germana romantiko. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca kastelo, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.
Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.
[redaktu] Historio
[redaktu] Universitato kaj fakaltlernejoj
- Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hajdelbergo)
- Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hajdelbergo)
- Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
- Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studadoj Hajdelbergo)
[redaktu] Sciencaj Institutoj
- Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
- Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
- Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
- Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri Astronomio)
- Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medika Esplorado).
[redaktu] Entreprenoj de Hajdelbergo
- Heidelberger Druckmaschinen
- Heidelberger Zement
- MLP
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Montpellier, Francio, ekde 1961
Kembriĝo, Britio, ekde 1965
Rehovot, Israelo, ekde 1983
Simferopolo, Ukrainio, ekde 1991
Bautzen, Germanio, ekde 1991
Kumamoto, Japanio, ekde 1992
[redaktu] Eksteraj ligiloj