Wetzlar
El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Germanio > Wetzlar
Wetzlar Wetzlar ![]() |
|
---|---|
Lando | Germanio |
Regiono | Hesio |
Departemento aŭ Federacia ŝtato aŭ Provinco |
Hesio |
Poŝta Kodo | 35521 - 35586 |
50° 30' N, 8° 34' E Mapo | |
Alteco | {{{alt}}} |
Areo | 75 |
Loĝantoj | 53000 loĝantoj {{{des}}} loĝantoj / km² |
Wetzlar (esperante Veclaro) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la subdistrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distrikto Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj en la jaro 2002 vivis en ĝi ĉirkaŭ 54.000 da enloĝantoj. Ĝi estas ĝemela urbo de Avignon en Francio,
Siena en Italio,
Colchester en Britio kaj
Písek en Ĉeĥio.
La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Wetzlar komencis rapide antaŭeniĝi. Wetzlar mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.
En 1977 oni kunigis Wetzlar-on kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.
[redaktu] Wetzlar kaj Esperanto
En Wetzlar jam plurfoje dum la jarŝanĝa semajno okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Lastatempe temis pri la 48-a inter la jaroj 2004 kaj 2005, la 43-a (1999/2000) kaj la 39-a (1995/1996).