Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders
El Vikipedio
Wilhelmus Johannes Arnoldus MANDERS (ps. Rethel) (naskiĝis la 24-an de aprilo 1910 en Venlo, Limburgo (Nederlando) mortis la 17-an de januaro 1998 en Venray, Limburgo (Nederlando)) estis nederlanda esperantisto, gimnazia docento (greka kaj latina lingvoj). Anstataŭanta ekzamenanto de NK. Trad. el la antikva greka, Odysseias' de Homero, 1932.
Menciita jam en Enciklopedio de Esperanto (1933), li iĝis konata pro sia samjara proza traduko el Odiseado, siaj interlingvistikaj verkoj: doktoriĝa disertacio komparanta Volapukon, Esperanton, Idon, Occidental kaj Novial (Vijf Kunsttalen, 1947) kaj la problem-stariga monografio Interlingvistiko kaj Esperantologio (19S0), same kiel pro sia lernolibro Esperanto leerboek (kun C.B. Zondervan,1952), kiu atingis sep eldonojn ĝis 1995. Manders estis akademiano inter 1954 kaj 1962.