Wolfgang Amadeus Mozart
El Vikipedio
Wolfgang Amadeus MOZART [volfgang amadEus mocart], aŭ plennome: Johannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART (naskiĝis la 27-an de januaro 1756, mortis la 5-an de decembro 1791) estas unu de la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio.
(Dum sia vivo li mem neniam uzis la nomkombinon "Wolfgang Amadeus", sed "Wolfgang Amadé" aŭ foje, pli-malpli ŝerce, "Wolfgangus Amadeus"; la nun kutiman formon de liaj antaŭnomoj oni ekuzis post lia morto. Foje li uzis pseŭdonimojn iom ŝercajn, ekzemple Edler von Sauschwanz = nobelo de porkina vosto, aŭ Franz v. Nasenblut = Francisko de elnaza sango.)
[redaktu] Vivo
Mozart naskiĝis en Salzburg. Lia patro, Leopold Mozart, estis violonisto. La juna Mozart estis inteligentega infano, oni nomis lin mirinfano. Tre frue li komencis okupiĝi pri muziko: Inter sia kvara kaj la sesa vivojaroj li komponis 22 muzikaĵojn. Kvarjaraĝe jam komencas lerni pianludon de sia patro, kiu estis kortega muzikisto en Salzburg. Estante kvinjara li komencas verki muzikon kaj faras sian unuan koncerton antaŭ la publiko. 6-jara li koncertas en Munkeno kaj Vieno, inter siaj 7-a kaj 10-a jaroj li faras grandan koncertan rondvojaĝon tra Parizo kaj Londono. 12-jara li estas jam aŭtoro de operoj, simfonioj kaj muzikaĵoj por diversaj muzikinstrumentoj (konĉertoj); 14-jara li fariĝas ano de la fama muzikakademio en Bolonjo (Italio).
En 1991 oni nomis la jaron "La jaro de Mozart" okaze de 200-jara datreveno de lia morto.
Kvankam li vivis nur 36 jarojn, li verkis 626 muzikverkojn.
Li mortis en Vieno.
[redaktu] Listo de operoj:
- Apollo et Hyacinthus K38
- La finta simplice K51
- Bastien und Bastienne K50
- Mitridate, Re di Ponto K87
- Ascanio en alba K111
- Il sogno di Scipione K126
- Lucio Silla K135
- La finta giardiniera K196
- Il re pastore K208
- Zaïde K344
- Idomeneo K366
- Die Entführung aus dem Serail K384
- L'oca del Cairo K 422
- Der Scauspieldirektor K 486
- Le nozze di Figaro K 492
- Don Giovanni K 527
- Cosi fan tutte K 588
- La clemenza di Tito K621
- Die Zauberflöte K 620
Vaste konata estas inter la esperantistaro "Kanto de l' ligo" en traduko de Zamenhof:
Fratoj, manon donu kore,
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni!
...
Alte teni homan nomon,
kore ami ĉiun homon
estu nia liga vort'