Yagi Hideo
El Vikipedio
D-ro YAGI Hideo (japane 八木 日出雄 [jagi hideo]; naskiĝis en 1899 en Nada-kvartalo de Kobe; mortis en majo 1964) estis japana esperantisto kaj ginekologo. Li estis profesoro de medicina fakultato Okayama kaj estris kancerinstituton.
Li ekkonis Esperanton en 1914. En 1919 li fondis grupon en Tria Nacia Kolegio, 1920 ĝian organon Libero. De 1959 li estis estrarano de UEA, de 1962 ĝis iom antaŭ sia morto li funkciis kiel prezidanto. La 50-a UK 1965 en Tokio en 1965 estis iniciato ĉefe de Yagi.
[redaktu] Verkoj
- Kurslibro de Esperanto, 1921
- Japana-Esperanta Vortareto (kun Sakurada, Yasuda, Okumura), 1922
- Fremdlingva Problemo en Japanujo, 1924.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |