Zajsan
El Vikipedio
Zaysan | |
---|---|
Koordinatoj | 48° 00' N, 84° 00' E Mapo |
Ĉefaj fontoj | Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo), Kendyrlyk |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Irtiŝo (Blanka Irtiŝo) |
Landoj de la baseno | Kazaĥio |
Maksimuma longo | 105 km |
Maksimuma larĝo | 48 km |
Surfaca areo | 1810 km² (700 mi²) |
Maksimuma profundo | 15 m |
Surfaca alto | 420 m |
Zajsan (ruse: озеро Зайсан) estas purakva lago, kun areo 1810 km² (700 mi²) en orienta Kazaĥio en kaldrono inter la Altajo kaj montoj Tarbagataj.
La lago kuŝas je la alto 420 m, estas 105 km longa kaj 22...48 km larĝa, kun la maksimuma profundo 15 m. Ĝiaj gravaj alfluantoj estas la Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo) kaj Kendyrlyk de la oriento, ĝia sola elfluejo estas rivero Irtiŝo (aŭ Blanka Irtiŝo).
Ĝi abundas en fiŝo. La lago estas ĝenerale frostigita ekde komenco de novembro ĝis fino de aprilo. Ekde la konstruado de akvobaraĵo Bukhtarma la laga akva surfaco plialtiĝis ke 6 m (20 ft) pli supre de ĝia natura nivelo.