Zbigniew Herbert
El Vikipedio
Zbigniew HERBERT (naskiĝis la 29-an de oktobro, 1924, mortis la 28-an de julio, 1998) estis pola verkisto.
Li naskiĝis en Lwow (nuntempe Lvovo en Ukrainio). Studinte ekonomion en Krakovo, juron en Toruń kaj filozofion en Varsovio, li elprovis sin en diversaj profesioj. Li faris longajn vojaĝojn (i.a. al Francio, Italio kaj Grekio. En la jaro 1956 li publikigis sian unuan poemaron.
La verkaro de Zbigniew Herbert ampleksas lirikon, eseojn kaj dramojn. Ĝin karakterizas metafora lingvaĵo kaj politike-filozofia temaro.
Zbigniew Herbert mortis en Varsovio.
[redaktu] Listo de verkoj
- Struna światla (poemoj, 1956)
- Jaskinia filozofów (dramo, 1957)
- Hermes, pies i gwiazda (poemoj, 1957)
- Drugi pokój (dramo, 1958)
- Studium przedmiotu (poemoj, 1961)
- Barbarzyńca w ogrodzie (eseoj, 1962)
- Pan Cogito (poemoj, 1974)
- Raport z oblęzonego miasta (poemoj, 1983)
[redaktu] En Esperanto aperis
La sepa anĝelo (poemo) / Trad. Kris Long. - En: Nova Esperanta krestomatio. - p.484 - 485