Zef Luigj Mjeda
El Vikipedio
Zef Luigj MJEDA(naskiĝis 1921, mortis 5-an de oktobro 2000), estis albana esperantisto kaj Honora membro de UEA ekde 1996.
En 1958 li renkontis la vjetnaman ambasadoron Nguyĉn Van Kinh, kiu entuziasmigis lin pri Esperanto. De tiam Mjeda plene dediĉis sin al la lingvo — kiom tio eblis en komunista Albanio. Arestita kun absurdaj pretekstoj en 1967, forpelita el la instruistaro, li devis dum naŭ jaroj, ĝis la pensiiĝo, najladi kestojn en tabak-fabriko. Tamen, li neniam ĉesis aktivi por Esperanto: jen kaŝe instruis ĝin, jen tradukadis albanajn poemojn kaj fabelojn, jen kompiladis grandan vortaron.
Post la demokratiiĝo de la lando li fine ekpovis grandskale aktivi, ĉefe en intelektulaj kaj religiaj medioj. Li aperigis la dudirektan vortaron Fjalor Esperanto-shqip shqip-Esperanto (1993) kaj E-lernolibron por albanoj (1994). Pro liaj meritoj esperantistaj kaj aliaj, la albana prezidento distingis lin en 1994 per la titolo "Instruisto de la Popolo". Mjeda estis delegito de UEA kaj albana sekciestro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.