Zwolle
El Vikipedio
|
|||||
Provinco | Overijssel | ||||
Urbestro | Henk Jan Meijer | ||||
Ĉefloko | Zwolle | ||||
Areo - Tero - Akvo |
119,28 km² 112,11 km² 7,17 km² |
||||
Loĝantaro - Popoldenso |
114.544 (1-a de januaro 2007) 1014 loĝ./km² |
||||
Geografia situo | 52°31' N 06°5' E | ||||
Gravaj trafikaj arterioj | A28, A50, A35, N331, N337, N340, N764; fervojo al Groningen, Leeuwarden, Amersfoort, Emmen, Almelo, Arnhem, Utrecht kaj Kampen | ||||
Retnumero | 038 | ||||
Poŝtkodoj | 8000-8049 | ||||
Oficiala retejo | www.zwolle.nl |
Zwolle, ĉefurbo de la Nederlanda provinco Overijssel, estas malnova Hanso-urbo.
Ekzistas ankaŭ samnoma urbo en Louisiana (Usono).
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Politika signifo
En Zwolle estis naskita Johan Thorbecke (14-an de januaro 1798-4-an de junio 1872), unu el la plej famaj Nederlandaj ŝtatistoj, prezidanto de la komisiono kiu verkis kaj akceptigis la konstitucion de Nederlando de 1848.
En Zwolle estis fondita la 26-an de aŭgusto 1894 la S.D.A.P., la antaŭulo de la nuna Social-demokrata Partio de la Laboro (Partij van de Arbeid).
[redaktu] Kultura signifo
Naskiĝis, verkis kaj loĝis en Zwolle pluraj artistoj: Se mencii nur pri kelkaj:
- Paul Gellings Gerard Terborch (1617-1681), pentristo
- Rhijnvis Feith (1753-1824), aŭtoro
- Anton den Doolaard (1901-1994), aŭtoro
- Marnix Kappers (* 1943), aktoro
- Herman Brood (1946-2001), kantisto, aktoro, pentristo; laboris grandparte en Amsterdam
- Hossein Sadjadi Ghaemmaghami Frahani (* 1954), konata kiel Kader Abdolah, aŭtoro; naskita en Irano
- Jan Vayne (* 1966), pianisto kaj pentristo
- Glenn de Randamie (* 1984), repisto Typhoon; studis en la lernejo kie instruas Gerrit Berveling.
- Paul Gellings, urba poeto depost 2006, aŭtoro kaj docento
- Thomas a Kempis (1379-1471), monaĥo, aŭtoro ekzemple de Imitado de Kristo, reprezentanto de la Moderna Devoteco
- Willem Bartjens (1569 - 1639), unu el la plej famaj instruistoj de la Nederlanda historio (li instruis pri matematiko - lia nomo fariĝis proverba: "tio estas ... tiom, laŭ Bartjens")
La urbo, krome, ĉiujare tre abunde festas Karnavalon - escepto en la nordo de Nederlando.
[redaktu] Esperanto
En la urbo troviĝas pluraj Esperanto-monumentoj:
- grandega ŝtona monumento kun la teksto "Esperanto", "Kompreno", "Paco" kaj kun kapo en la mezo.
- busto de Zamenhof.
- trafikcirklo kun la nomo "Rotonde Zamenhof".
En Zwolle krome loĝas Gerrit Berveling, kaj aperas broŝuroj ĉe VoKo.