Ústí nad Labem
El Vikipedio
Ústí nad Labem ( aŭskultu Dosiero) estas regiona urbo en la norda Bohemio ĉe enbuŝiĝo de la rivero Bílina en la riveron Elbo. La nomo de la urbo fakte signifas Enbuŝiĝo super Elbo. Ĝia germana nomo estas Aussig. En 1997 oni kalkulis 96.906 loĝantojn. En la urbo estas universitato Johano Evengelisto Purkinje (UJEP) kaj forta Esperanto-movado (Internacia Kultura Festivalo, Ĉeĥa-Saksa Tago).
En la 11-a jarcento tie staris doganejo kaj princa kortego, 1228 foira vilaĝo, 1249 reĝa urbo. En 1426 elbruligita fare de husanoj, en 1429 renovigita. La urbo subtenis Georgon de Poděbrady. Post 1620 konfiskitaj bienoj kaj dum la tridekjara milito plurfoje damaĝita. Ekde mezo de la 19-a jarcento industria disvolviĝo rilate al karbominado.
Proksime de la urbo troviĝas kastelo Střekov fondita en 1316.
Norde de Ústí nad Labem etendiĝas Elba Grejsmontaro. Tiu ĉi pitoreska pejzaĝo ambaŭflanke de Elbo kaj de la ĉeĥa-germana limo altiras multajn turistojn ne nur el la du najbaraj landoj.
La erotikistino Milena Velba venas el Ústí.
Regiono Ústí nad Labem | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Ústí nad Labem | |
▼ | |
Dolní Zálezly ~ Habrovany ~ Homole u Panny ~ Chabařovice ~ Chlumec ~ Chuderov ~ Libouchec ~ Malé Březno ~ Malečov ~ Petrovice ~ Povrly ~ Přestanov ~ Ryjice ~ Řehlovice ~ Stebno ~ Tašov ~ Telnice ~ Tisá ~ Trmice ~ Ústí nad Labem-Neštěmice ~ Ústí nad Labem-Severní terasa ~ Ústí nad Labem ~ Velké Březno ~ Velké Chvojno ~ Zubrnice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |