Ĝermolisto de nederlandaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de nederlandaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de nederlandaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de nederlandaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] G. Abbas―de Hoop
G. ABBAS-DE HOOP (naskiĝis en 1917, mortis la 31-an de oktobro 1995 en Groningen) estis nederlanda esperantistino kaj, same kiel sia edzo forpasinta antaŭ du jaroj, dumviva membro kaj mecenato de UEA.
[redaktu] B
[redaktu] P. W. Baas
P. W. Baas [bas] (naskiĝis la 9-an de junio 1894 en Winschoten) estis nederlanda esperantisto. Laŭ profesio instruisto. Prezidanto de LEEN inter oktobro de 1931 - oktobro 1933, redaktoro de Nederlanda Esperantisto inter januaro 1932 - oktobro 1933.
[redaktu] W. A. Bakker-Smith
W. A. BAKKER-SMITH (naskiĝis 1899 - mortis la 22-an de junio 1994 en Amsterdamo) estis longtempa membro de UEA.
[redaktu] Paul van den Berg
Paul van den BERG (1931-1999), prezidinto (1975-88) de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj E-istoj, instruisto pri la angla kaj Esperanto, mortis la 15-an de julio en Heemskerk.
[redaktu] H. Bouman
H. BOUMAN (1920-1999), dumviva membrino, forpasis en Roterdamo.
[redaktu] C
[redaktu] G. E. Cannemeyer―Hoogland
G. E. CANNEMEYER-HOOGLAND (1912-1995) mortis en Zwolle (Nederlando) la 25-an de junio. Ŝi estis dumviva membro de UEA.
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] M.C.J. van der Graaf
M.C.J. van DER GRAAF naskiĝis en 1903 kaj mortis la 19-an de februaro 1998 en Dordrecht (Nederlando). Ŝi estis membro de UEA 50 jarojn, fine dumviva membro.
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] G
[redaktu] Frans Goedhart
Frans GOEDHART (naskiĝis 1922- mortis la 13-an de januaro 1993 en Driebergen, Nederlando) estis UEA-fakdelegito pri naturismo.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Hil Hamers-Houtman
Hil HAMERS-Houtman (1924-2001) estis konata nederlanda esperantistino kaj naturamikino, mortis la 3-an de novembro.
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] G. H. Koudijs
G. H. KOUDIJS (naskiĝis 1883 - mortis la 4-an de julio 1989 en Utrecht, Nederlando) estis esperantisto de pli ol sesdek jaroj kaj fidela membro de UEA, li aktivis por la lingvo ĉe sia metilernejo, landnivele kaj internacie.
[redaktu] L
[redaktu] M
[redaktu] N
[redaktu] O
[redaktu] M. F. Onnen
M. F. ONNEN (1869 – 25-a de junio 1933 en Hago) estis frua nederlanda esperantisto. Dum pluraj jaroj li estis ĉefdelegito de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por Esperanto.
[redaktu] P
[redaktu] Q
[redaktu] Wim Quispel
Wim QUISPEL (naskiĝis 1901 – mortis la 13-an de januaro 2000 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto kiu estis aktiva en la laborista E-movado. Dum 20 jaroj (1972 – 1992) li zorgis pri la presigo kaj dissendado de la SAT-revuo Sennaciulo.
[redaktu] R
[redaktu] F.B.Rauwerdink
F. B. RAUWERDINK (mortis fine de 1990 en Almelo, Nederlando) estis dumviva membrino de UEA.
[redaktu] S
[redaktu] Anna Maria Slot-van der Meulen
Anna Maria SLOT-VAN DER MEULEN (naskiĝis en 1905; mortis la 4-an de marto 1999 en Zeist (Nederlando) estis nederlanda esperantistino kaj dumviva membro de UEA.
[redaktu] Wil Smit
Wil SMIT (naskiĝis en 1901, mortis en decembro 1995) estis plurfoja premiitino en Belartaj Konkursoj kaj iama delegito en Amersfoort (Nederlando).
[redaktu] Wim Spoelder
Wim SPOELDER (naskiĝis 1917 - mortis la 21-an de novembro 1992 en Amsterdamo), estis dum pluraj jaroj patrono de TEJO kaj finance subtenis ankaŭ aliajn iniciatojn de UEA.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] U
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] P. H. van Terwisga
P. H. VAN TERWISGA (naskiĝis 1911 - mortis en aŭgusto 1989 post longa malsano) estis UEA-delegito sur la insulo Vlieland, Nederlando. Ĝis sia morto li energie pledis kaj aktivis por la uzo de Esperanto en unuiĝinta Eŭropo.
[redaktu] W
[redaktu] Gerrit Woud
Gerrit WOUD, nederlandano, fabriklaboristo. Naskiĝis en la 20-a de aŭgusto 1886 en Zaandam. Lernis Esperanton en 1912 kun sia edzino. Pioniro de Esperanto en sia regiono. Kursoj, agado en la sindikata movado.
[redaktu] X
[redaktu] Y
[redaktu] Z
[redaktu] Frits Zeiler
Frits ZEILER (1915-2000) forpasis la 14-an de marto en Bergen (Nederlando). Aktivulo de Universala Ligo, membro de UEA ekde 1936 kaj jura fakdelegito dum longa tempo ekde la 30-aj jaroj, li mecenate subtenis multajn valorajn projektojn de UEA kaj de la landa asocio en Nederlando.