Ŝuaroj
El Vikipedio
La ŝuaroj aŭ jivaroj estas sud-amerika indiana popolo, kiuj vivas sur orientaj deklivoj de la Andoj, sur la areo de Montaña en Ekvadoro kaj Peruo, borde de la rivero Marañón. Ilia lingvo apartenas al la jebero-jívaro lingvaro. Ili iam nombris 300 000, nuntempe ĉ. 20 000.
La agrikulturo de ŝuaroj estas praarbara, ili kultivas maniokon, maizon, bataton kaj aliajn plantojn. Ili kolektas fruktojn de la arbaro, ĉasas, fiŝkaptas per kraĉtubo, venenizita sago. La grandaj familioj vivas en komuna loĝejo.
Ili estas batalemaj kaj fieraj indiĝenoj, kiuj estas konataj pro ilia tekniko pri canco-pretigo.