Adolf Burkhardt
El Vikipedio
Adolf BURKHARDT naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 kaj mortis la 2-a de aprilo 2004. Li estis germana protestanta pastro, esperantisto kaj honora membro de UEA (2003).
Enhavo |
[redaktu] Familia kaj profesia vojo
Adolf, filo de poŝt-oficisto, travivis en Asperg (Vurtembergo, Germanio) pezan junaĝon pro la dua mondmilito, kiu forprenis de li la patron, kaj pro la postmilita mizero. Post la maturec-ekzameno 1950 en Urach kaj stud-restado en Elmhurst College (Illinois, Usono) li studis teologion, ĉefe en Thübingen. Paralele li brile trapasis la ekzamenon kiel simultana interpretisto kaj tradukisto pri la angla lingvo.
Li ordiniĝis je 1957 en la Evangelia Landa Eklezio de Vurtembergo kaj fariĝis vikario. Poste ekde 1960 li deĵoris kiel pastoro 12 jarojn en Gechingen kaj ekde 1972 19 jarojn en Bissingen an der Teck ĝis la pensiiĝo en 1991. La lastajn jarojn li loĝis en Weilheim an der Teck.
En 1959 li edziĝis kun Grete Schmid, filino de pastoro. Ŝi fariĝis la koro de la familio kaj la animo de lia paroĥa kaj esperantista laboro. Ili havas tri infanojn: Ulrike, Georg kaj Regina.
[redaktu] Agado por Esperanto kaj ekumeno
Esperanton li eklernis en 1947 per koresponda kurso, kaj partopreninte en UK en Haarlem en 1954 li definitive esperantistiĝis. Li estis tre aktiva en GEA, precipe pri la biblioteko: la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen estis sub lia direktorado. De 1961 ĝis 1975 kaj de 1981 ĝis 2000 prezidanto de KELI kaj ĝia motoro. En 1992 li ricevis la Federacian Meritkrucon Bundesverdienstkreuz pro sia ekumena laboro per kaj por Esperanto.
Li multe tradukis, ĉefe religiajn kantojn. De la originaloj li ĉiam volis konservi la profundecon de la enhavo, for de ĉiu banaleco, laŭeble ĉiujn nuancojn de la teksto, sen fremdaj aldonoj nur pro rimo aŭ ritmo ("kejloj"), kaj nepre la intencon de la poeto. Plej grave por li estis ankaŭ, ke la himnoj estu bone kanteblaj. Lingve perfektema, li ofte poluris fremdajn tradukojn kaj metis severan mezurilon al la propraj.
Kune kun la sveda Åke Ahlrén, la angla William John Downes, la nederlanda Hendrik Arie de Hoog kaj la norvega Hans Amund Rosbach li eldonis en 1971 la Evangelian Himnaron "Adoru Kantante". Krono de lia laboro estas ADORU, granda kristana kantlibro, eldonita en 2001. Pro tiu verko kaj lia verkaro ĝenerale, li ricevis, kune kun siaj kunlaborantoj en la grupo "Kloster Kirchberg", la germanaj pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondaĵo.
Burkhardt de 1986 ĝis sia morto estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino. Dum sia konferenco en 2004 en Komárno AIS dediĉis sian simpozion pri interreligia dialogo honore al li.
[redaktu] Verkoj
Temas nur pri elekto. La kompletan bibliografion de lia verkaro, kunmetitan de Reinhard Haupenthal, oni trovas en "Esperante kaj Ekumene" (vidu sube!), p. 341-354.
- Adoru Kantante, Evangelia Himnaro, KELI 1971
- Tero kaj Ĉielo Kantu, 10 kajeretoj, 1974 - 1990, en 3 kajeroj reeldonitaj de Bernhard Eichkorn, Villingen 1995 - 1998
- ÖkEsFo (Ökumenisches Esperanto-Forum), kvaron-jara german-lingva periodaĵo, dissendita de Bernhard Eichkorn, 1991 - 2002
- Dek Novaj Kantoj, por la Evangelia Foiro Evang. Kirchentag en Munkeno, 1993
- ADORU, Ekumena Diserva Libro, 2001
[redaktu] Literaturo
- Esperante kaj Ekumene, Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt, 368 p., Edition Iltis 2004, ISBN 3-932807-43-X
Kvankam Adolf Burkhardt ne plu povis festi sian naskiĝjubileon sur ĉi tero, li tamen kun granda ĝojo povis transpreni la fest-libron kadre de ceremonio, okazinta la 17-an de januaro 2004 en sia hejmurbo Weilheim an der Teck kun pli ol cent honoraj gastoj. Reinhard Haupenthal faris la laŭdacion, kaj la eldonistino Irmi Haupenthal transdonis la unuan ekzempleron.
- In memoriam Adolf Burkhardt, 42 p., Edition Iltis 2004, ISBN 3-932807-45-6
- Regina Lorösch: El la vivo de mia patro Adolf Burkhardt, Prelego en Strasburgo la 25-an de februaro 2005, Villingen-Schwenningen 2005
[redaktu] Eksteraj ligiloj
En la paĝaro de IKUE kun ampleksaj biografiaj detaloj
En TTT-Himnaro Cigneta kun ligoj al multaj kantoj kaj himnoj