Aiola
El Vikipedio
Aiola estas esperantido proponita de Richard W. Stimets en 2003.
Enhavo |
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Alfabeto kaj prononco
Ĝi uzas latinan alfabeton kaj forigis ĉapelitajn literojn. Malsame al Esperanto:
- C havas sonon /ŝ/;
- Dj havas sonon /ĝ/;
- Dz havas sonon /θ/;
- J havas sonon /ĵ/;
- L havas sonon /ł/;
- Tc havas sonon /ĉ/;
- W havas sonon /ŭ/;
- Y havas sonon /j/;
[redaktu] Morfologio
La verbsistemo de Aiola estas tre simila al Esperanto. Substantivoj ne varias laŭ akuzativo, adjektivoj tute ne varias. La pluralon oni faras per -i.
[redaktu] Specimeno
La brazilai kulturo estintas formazata no nuru kyu portugalanoi, kioi donis alu la payiso daza pluste komuna religiono ce lingwo, mau anku kyu nativa amerikanoi, multa afrikanoi ce alia kolonizoi jidelu Europe, Mezan Oston ce Azia.
Traduko: La brazila kulturo estas formita ne nur de portugalanoj, kiuj donis al la lando ĝian plej komunan religion kaj lingvon, sed ankaŭ de nativaj amerikanoj, multaj afrikanoj kaj aliaj kolonizantoj de tuta Eŭropa, Meza Oriento kaj Azio.
[redaktu] Ekstera ligo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.