Sibiu
El Vikipedio
Sibiu [siBIu] (hungare: Nagyszeben; germane: Hermannstadt; proponata en Esperanto: Sibio) estas urbo en suda Transilvanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (judeţ). Situas ĉe la rivero Cibin, 274 km nord-okcidente de Bukareŝto. Internacia flughaveno. En 1954 oni aligis al ĝi Guşteriţa, Turnişor.
Enhavo |
[redaktu] Loĝantaro
En 1910 estis 33 489 (germanoj, rumanoj, 21% hungaroj), en 1992 169 656 (rumanoj, 3% hungaroj). Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Dum jarcentoj la plimulto de la loĝantaro estis germanlingva. Post la falo de la fera kurteno restis nur germanlingva minoritato de ĉ. du aŭ tri procentoj, inter ili la urbestro, d-ro Klaus Johannis. Ekzistas ankaŭ hungarlingva minoritato.
[redaktu] Eventoj
Je la 26-a de majo 2004 la kulturministroj de EU nomumis Sibiu-n Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007, kune kun Luksemburgo, kvankam Rumanio ankoraŭ ne membras en EU. La du urbojn ligas la fakto, ke la fondintoj de Sibiu, enmigrintaj en la 12-a jarcento, venis el la regiono de nuna Luksemburgio. Pro tio Luksemburgo deziris kaj subtenis la komunan kandidatadon de la du urboj. Okazis petoj deklari la historian centron de Sibiu Monda Kulturheredaĵo, sed tio ĝis nun ne okazis.
[redaktu] Esperanto-vivo
En 1920 en tiu urbo Andreo Cseh lanĉis sian metodon instrui fremdajn lingvojn; pri tio memorigis dulingva tabulo ĉe la Granda Placo (Piaţa Mare / Großer Ring). Tiu tabulo estis forprenita pro renovigaj laboroj en 2006 kaj ne remetita post fino de la laboroj.
La Ŝtata Universitato "Lucian Blaga" (ULBS) estas, ŝajne, la sola universitato en Rumanio, en kiu oni instruas EN Esperanto.
AIS San-Marino kunlaboras kun ULBS kaj reprezentas en ĝi propran departementon. AIS-docentoj kaj -profesoroj el diversaj landoj regule venas al Sibiu por instrui studentojn, kiuj speciale por tiuj kursoj lernas Esperanton.
[redaktu] Listo de renomaj personoj ligitaj al Sibiu
- Dieter Acker, komponisto
- Zoltán Andrásy (30-a de aprilo 1910) pentristo, grafikisto.
- Ferenc Bács (1936), hungara aktoro
- Mihály Bordan laboris en la medio de 1600-aj jaroj en Sibiu kiel pentristo
- Miklós Borsos, skulptisto
- Martin Brenner (? - Nagyszeben, 1553) saksa kuracisto, vojaĝtaglibroverkisto.
- Samuel von Brukenthal, gubernatoro de Transilvanio
- Andrei Codrescu, verkisto
- Lucia Cosma (Beiuş, 13-a de septembro 1875 - 11-a de junio 1972) rumana operkantistino (soprano)
- Andreo Cseh
- István Damó (1951) grafikisto
- Iancu Dumitrescu (*15-a de julio 1944) rumana komponisto kaj muzikkritikisto
- Mózes Gálffy (13-a de julio 1915 - Budapest, 23-a de julio 1988) lingvisto, universitata profesoro en Cluj-Napoca
- Lajos Goró (Déva, 1786 - 1843) pentristo
- Norbert von Hannenheim (15-a de majo 1898 - Berlin, 1945) germana komponisto
- Samuel Hahnemann, medicinisto
- Egon Hajek (1888 - 1964, Vieno) poeto, verkisto , kritikisto
- Andreas Hermann (1681 - ?) pentristo
- Franz Hodjak (1944) poeto
- Albert Huet (1537-1607) humanisto
- Berta Jikely (Sibiu, ?-?) atletino, olimpikanino
- Ernst Jekelius (1886-1958) juristo, ĵurnalisto
- Otto Fritz Jickeli (1888-1960) verkisto, kulturhistoriisto
- Imre Kasza (1952) pentristo, grafikisto Retpaĝo
- Johann Samuel Kessler (1711 - 1796, Eberach, Bayern) poeto
- Hermann Klöss (Mediasch, 1880 - 1948) poeto
- Hermann Oberth, pioniro de kosmoveturado
- Miklós Oláh, Nicolaus Olahus (1483–1568), hungara humanista historiisto
- Martin Oltard (Nagyszeben, ? - Nagyszeben, 1591?) saksa kronikisto
- Johannes Oltard (Nagyekemező, 17-a de julio 1576 - Nagyszeben, 6-a de januaro 163) saksa historiisto
- Richard Carol Oschanitzky (Sibiu, 17-a de decembro 1901 - Timişoara, 26-a de junio 1971) komponisto
- Gyula Kovács (1860 - Budapest, 1889) pentristo
- József Makoldy (1890 - ?) pentristo
- Friedrich Müller-Langenthal (1884, Langenthal - 1969) luterana episkopo, historiisto
- Róbert Nyilka (Sibiu, 1932 - Târgu Mureş, 1972) pentristo
- Carmen Petra-Basacopol (5-a de septembro 1926) rumana komponistino
- Norbert Petri (24-a de februaro 1912 - Braŝovo, 13-a de februaro 1977) germana komponisto
- Nicolae Popovici (Caransebeş, 2-a de decembro 1957 - 7-a de septembro 1897) rumana komponisto
- József Sántha (1925) pentristo
- Albert Schivert (1826 - ?) pentristo
- Henry Selbing (6-a de aŭgusto 1912 - 16-a de februaro 2000) germana kapelestro
- Emil Sigerus, historiisto
- Gheorghe Şoima (13-a de februaro 1911 - 26-a de novembro 1985) rumana komponisto
- János Márton Stock (1742 - samloke, 1800) pentristo Arto en Hungario
- Ana Tălmăceanu-Dinescu (8-a de oktobro 1913 - 3-a de aprilo 1976) operkantistino (sorpano]]
- Hans Peter Türk (27-a de marto 1940) germana komponisto
- Géza Vámszer (1896 - Cluj-Napoca, 1976) pentristo, etnografo
- Radu Vasile, eksĉefministro
- Sándor Vita (1904–1993), politikisto, redaktoro.
- Erwin Wittstock 1899 - Braŝovo. 1962) verkisto
- Joachim Wittstock (1939) bibliotekisto, kunlaboranto de la Socia kaj Politika Esplorinstituto
- Alexandru Zirra (Roman, 14-a de aŭgusto 1883 - 23-a de marto 1946) rumana komponisto
[redaktu] La transilvaniaj saksoj
Sibiu estis la centro de transilvaniaj saksoj, german-etna minoritato en Rumanio (la "kunloĝanta popolo"). Ankaŭ post nuligo de iliaj privilegioj en la 19-a jarcento ili komence restis la plimulto de la urba loĝantaro (1900: 16.141 el 28.994), sed plimultiĝis rumanoj kaj hungaroj. Post amasa elmigrado dum la 1990-aj jaroj nun malpli ol du procentoj de la urbanoj estas german-etnaj. Tamen la urbo konservas sur oficialaj ŝildoj sian duan nomon "Hermannstadt". Ekzistas germana konsulejo.
[redaktu] Vidindaĵoj
- Brukenthal-palaco: grava monumento de baroko en Rumanio, konstruita inter 1778 kaj 1788. Nun kun pentraĵa muzeo.
- Dika Turo (Turnul Gros, Dicker Turm): Vasta duon-ronda turo en la sud-orienta urbomuro. Tie en 1788 oni konstruis la unuan teatron de Sibiu. Nun tie estas la Talia-salono, koncertejo.
- Evangelia Parooĥa Kirko: El la 14-a jarcento.
- Fortikaĵaj Turoj: Sibiu konservis ne nur grandajn partojn de sia urbomuro, sed ankaŭ defendajn turojn. Ili iam estis atribuitaj al gildoj, kiuj devis en paco konservi kaj en milito defeni siajn respektivajn turojn.
- Haller-bastiono (Bastionul Haller, Haller-Bastei): Bastiono konstruita en la 16-a jarcento, nomita laŭ la tiama urbestro. Konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.
- Jezuita Kirko, ĉe la Granda Placo.
- Konsilia Turo (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Viziteble, bela vido al la urbo.
- Mensog-ponto (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en 1851 estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en 1859 kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.
- Nova urbodomo ĉe la Granda Placo.
[redaktu] Bibliografio
- Harald Roth: Hermannstadt. Kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien, 2006. (En germana lingvo)
- [1]Korunk, januaro 2007 (en hungara lingvo).
[redaktu] Eksteraj ligoj
La urba retpaĝejo estas http://www.sibiu.ro/. Kelkaj informoj en Esperanto troviĝas ĉe