Alergio
El Vikipedio
Alergio estas ĉiu modifiĝo de la organismo sub influo de iu substanco, jam iĝinta popolmalsano de la industriaj ŝtatoj. Tiun povas kaŭzi la alergenoj ekz. poleno, nutraĵo, polvo, insektopiko ks.
La polenalergia sezono komenciĝas en la kontinenta zono, per florado de ulno, betulacoj, kiam aperas ties polenoj en la aero. Poste floras la poplo, betulo, poacoj, tilio kaj kulminas somere per florado de artemizio, ambrosio. La alergiajn perturbojn oni jam povas sanigi per kontarŭalergiaj drogoj.
En la 20. jarcento aperis la konservaj, kolorigaj materialoj en la nutroindustrio, kies uzado pli kaj pli grandiĝis. Dum la nutrado ankaŭ tiuj materialoj enpenetras la korpon kaj kelkaj tie kaŭzas alergion aliaj akumuliĝas, pliaj sekreciiĝas. La efiko de la t.n. E-materialoj ankoraŭ ne estas 100-procente konata. La kuracistoj jam povas ekzameni, je kiu nutraĵo havas alergion la paciento.
Se oni somere ĝenas vespojn, ĝi povas piki la homon, enlasante venenon al la korpo. La veneno per la sangocirkulado povas kaŭzi eĉ gravajn simptomojn kiel pezan spiradon, sveniĝon kelkfoje eĉ morton. Oni devas ĉiam konsulti kuraciston kaj ĝis tiam enpreni kalcian pilolon. Proponitas ne frapi vespojn, sed toleri ilin.
Simptomoj estas diversaj:
- polenalergio: ternado; ŝveliĝinta okulo, larmado
- nutraĵalergio: jukado, ŝveliĝanta gorĝo, lango, haŭtaj malsanoj (ekzemo)
- insektopiko: malforta jukado, peza spirado, sveniĝo, morto
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.elmundo.es/salud/Snumeros/97/S249/S249toxicas4.html
http://www.mtas.es/insht/ntp/ntp_557.htm