Antikominterna pakto
El Vikipedio
La antikominterna pakto estis komence alianco inter Japano kaj germana Imperio por kontraŭbatali la Komunistan Internacion (Kominterno).
Ttiu alianco estis subskribita la 25-an de novembro en 1936 de la japana ambasadoro Vicomte Kintomo Mushanokoji kaj de Joachim von Ribbentrop en Berlino. Lla celo de la kontrakto estis batalo kontraŭ la Kominterno, kio devis realiĝi per kunlaboro kaj ŝanĝo de informoj. Al la pakto aliĝis en 1937 Italio, en februaro de 1939 Hungario kaj Manĝukuo, en marto Hispanio, novembre de 1941 Kroatio, Danio, Finnlando, Rumanio, Bulgario, Slovakio kaj la Nankinga pupregistaro de la japanoj.