Antikomunismo
El Vikipedio
Antikomunismo (kelkfoje kontraŭkomunismo) estas politika mondrigardo, kiu direktas sin kontraŭ la fakta aŭ supektita komunismo. Kontraŭkomunistoj ne reprezentas unuecan mondrigardon. Kontraŭkomunismo povas veni de demokratia konvinko aŭ de totalisma mondrigardo.
Ekzistas ankaŭ la parencaj nocioj kiel antimarksismo kaj antibolŝevismo. Antimarksismo signifas rifuzojn de la marksaj teorioj. La nocio antibolŝevismo estis uzata en la unua duono de la 20-a jarcento, ĉefe en Germanio.
Enhavo |
[redaktu] Oktobra revulucio
Post la rusa oktobra revolucio en 1917, oni provis per militaj trupoj renversi la bolŝevikan potencon, sed sensukcese. Por bridi la hejmajn maldekstrajn movadojn, oni malebligis la funkcion de la socialismaj organizoj, sindikatoj, asocioj ktp.
Por diskrediti la Sovetunion, oni disvastigis falsajn informojn pri kruelaĵoj de la bolŝevikoj. Tiel la verajn kruelaĵojn oni longtempe ne kredis inter la maldekstraj intelektuloj.
La antikommunista ondo en Usono – dum kaj post la unua mondmilito – nomiĝis Red Scare.
[redaktu] Naziismo
La naziismo kunfandis la antibolŝevismon kun antisemitismo, pro la fakto, ke ofte gvidantaj komunistoj estis jud-devenaj.
La nazioj murdis la judojn kaj komunistojn kun la sama krueleco.
[redaktu] Malvarma milito
[redaktu] Usono
Post la dua mondmilito kaj en la ekanta malvarma milito ekfloris la atikomunismo – nun sen antisemitismo – en la nordamerikaj landoj kaj en okcidenta Eŭropo. Tio montris diversajn formojn. En Usono plej fifamiĝis la metodoj de senatoro John McCarthy, kiu forigis la maldekstrulojn el postenoj. Mondkonataj estas ankaŭ la mortpunoj de la geedzoj Ethel kaj Julius Rosenberg, kio estis efektivigita per elektra seĝo la 19-an de junio de 1953.
[redaktu] Eŭropo
[redaktu] Germanio
Krom la konataj metodoj, oni ofte malpermesis la komunismajn partiojn kaj organizojn. En la 1970-aj jaroj – kun apero de la eŭrokomunismo – la komunistaj partioj ĉie rajtis agadi.
[redaktu] Latinameriko
La reformismaj, iom maldekstraj – ofte ne komunismaj- registaroj estis renversitaj per CIA-mono, helpo, aktiva interveno de Usono (Gvatemalo, Ĉilio). Nur la invado de Kubo malsukcesis en la Porko-golfo.
[redaktu] Sud-Koreio
Malpermeso, persekuto, murdoj ktp.
[redaktu] Hodiaŭ
Ĉar la komunistaj partioj estis ofte apogitaj per mono el la Sovetunio, ili ekonomie kaj poste politike malgraviĝis post la reĝimŝanĝoj en 1990-91, en orienta eŭropo.
Kontraŭkomunismo estas uzata hodiaŭ kiel retorika formulo por diskrediti la politikajn malamikojn.
[redaktu] antikomunismaj teroristoj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.csmonitor.com/2005/0512/dailyUpdate.html
http://www.xinwen.wh.sdu.edu.cn/2005/news.asp?id=051017165200946773
http://dekomunizace.cz
http://svetbezkomunismu.cz