Antonio Valén
El Vikipedio
Antonio VALÉN (naskiĝis en 1965) estas hispana esperantisto kaj lingvoinstruisto.
Li okupiĝas pri Esperanto ekde 1983 kaj estas elstara tradukisto kaj kritikisto, membro de la Ibera Skolo. En la Belartaj Konkursoj de 1999 li gajnis per sia poemo Amafer' iama la unuan premion en la branĉo poezio. En 2004 li publikigis 200-paĝan hispanlingvan libron pri Esperantaj lingvo kaj kulturo (El esperanto: lengua y cultura).