Antony
El Vikipedio
Antony urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Antony (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Antony (ĉefurbo) | ||||
Urbestro | S-ro Jean-Yves Sénant 2003-2008 |
||||
Areo | 9,7 km² | ||||
Alto super maro | De 45 al 103 m | ||||
Loĝantoj | 59 600 2005 |
||||
Loĝdenso | 6 261 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 92160 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 92002 |
Antony estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
Antony havas proksimume 60.000 loĝantojn. Ilin oni kutime nomigas la Antoniens.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Antony estas suda ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi situas en la natura regiono Hurepoix kaj estas trafluata de la rivero Bièvre, dekdu kilometroj sude de la katedralo Dipatrino de Parizo.
Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj : Essonne, Hauts-de-Seine kaj Val-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive la parko de Sceaux kaj la parko Heller.
[redaktu] Historio
La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la 3-a jarcento. La nomo "Antony" estas fakte latindevena : "Antonius" estis la nomo de gaŭla-romia bienulo.
Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de la abatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la 10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde 1248.
Antony restis pliparte agrikultura ĝis la 19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo al Sceaux en 1854.
[redaktu] Esperanto
En ĝi okazos en julio 2007 la venonta SAT-Kongreso.